Robert Louis Stevenson

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
Go to page: 123
--Tion mi divenis, diris Utterson. Li intencis pereigi
vin. Nur iom plu, kaj vin jam estus trafinta la morto.

--Min trafis io multe pli efika, respondis solene la
doktoro. Min trafis averto--ho Dio! Utterson, kia averto!

Kaj li momente kovris la vizagxon per la manoj.

Elirante, la legxisto haltis kaj iom kunparoladis kun
Poole.

--Oni hodiaux alportis leteron, li diris. Kian
aspekton havis la portinto?

Sed Poole estis certega, ke nenio venis krom posxte,
kaj ecx tiel nur cirkuleroj. CXi tiu novajxo
forsendis la vizitinton kun renovigitaj timoj. Evidente la
letero alvenis per la laboratoria pordo. Eble ja gxi
estis skribita en la kabineto, kaj se tiel estas, gxi
devas esti jugxata alie kaj traktata kun tiom pli da
singardemo. La jxurnalvendistoj, dum li iris,
sinrauxkige kriegis lauxlonge la trotuaroj:

--Speciala eldono! Terura mortigo de Parlamentano!

Tio estis la funebra parolado jam de unu amiko kaj
kliento. Kaj li ne povis ne timi, ke la bonfamo de
ankoraux alia amiko estos tirata malsupren en la
turnigxado de l' skandalo. La decido, kiun li devos
fari estis almenaux iom delikata; kaj memfida kvankam li
estis laux kutimo, li komencis dorloti deziron, havi ies
konsilon.

Baldaux poste, li sidis cxe unu flanko de sia
propra kameno, kun S-ro Guest[21],
sia cxefkomizo, cxe la alia, kaj meze inter ili, je
delikate kalkulita distanco de la fajro, staris botelo da ia
speciala malnova vino, kiu de longe kusxadis nesunumata
en la fundamentoj de lia domo. La nebulo ankoraux dormis
pendfluge super la droninta urbo, kie la lampoj lumetis kiel
karbunkoloj, kaj tra la obtuziganta kasxanta amaso de
tiuj falintaj nuboj la procesio de la vivo de l' urbo
ankoraux enruligxadis tra la grandaj arterioj kun
sonego kvazaux de potenca vento. Sed la cxambro
estis gaja en la lumo de l' fajro. En la botelo la acidoj
estis jam de longe solvigxintaj; kun la dauxrado de
l' tempo la imperia tinkturo dolcxigxis tiel same,
kiel la koloro en koloritaj fenestroj alprenas nuancojn pli
ricxajn; kaj la ardeco de varmegaj auxtunaj
posttagmezoj sur montetflankaj vinberejoj estis preta
liberigxi kaj distri la nebulojn de Londono. Nesenteble
la legxisto fandigxis. Al neniu li kasxis malpli
da sekretoj, ol al S-ro Guest. Li ja ne estis cxiam
certa, ke li kasxis tiom, kiom li intencis. Guest ofte
iris al la doktora domo pri aferoj. Li konis Poole, li povis
apenaux ne rimarki la intimecon de S-ro Hyde en tiu
domo; li povus fari konkludojn. CXu do ne estus
konsilinde, ke li vidu leteron, kiu tiun misteron klarigas?
Kaj antaux cxio, cxar Guest, estante fervora
studanto kaj kritikanto de skribmanieroj, konsiderus la
konfidon natura kaj kompleza? Guest plie estis konsilemulo;
li apenaux legus tian strangan dokumenton, ne eldirante
rimarkon, kaj laux tiu rimarko S-ro Utterson povos
direkti sian estontan agadon.

--Estas malgxoja afero pri Sir Danvers, li diris.

--Ja efektive gxi estas, sinjoro. GXi elvokis
grandan publikan senton, respondis Guest.--Kompreneble la
krimulo estis freneza.

--Mi multe dezirus auxdi vian opinion pri tio,
respondis Utterson. Mi havas cxi tie dokumenton de li
skribitan; estas tute inter ni, cxar mi apenaux
scias, kion fari pri gxi: ecx plej bonaspekte la
afero estas malbela. Sed jen, tute laux via speciala
intereso: auxtografo de mortiginto.

La okuloj de Guest plibrilis, kaj li tuj komencis esplori
gxin pasie.

--Ne, sinjoro, li diris, ne freneza; sed estas stranga
skribmaniero.

--Kaj laux cxiuj diroj ankaux tre stranga
skribinto, aldonis la legxisto.

GXuste en tiu momento la servisto eniris kun
letereto.

--CXu tiu estas de D-ro Jekyll, sinjoro? demandis la
komizo. Mi pensis, ke mi rekonas la skribon. CXu estas
io privata, S-ro Utterson?

--Nur invito al vespermangxo. Kial? CXu vi
deziras gxin rigardi?

--Momenton. Mi dankas vin, sinjoro, kaj la komizo metis
la du foliojn flankon cxe flanko kaj zorge komparis
ilian enhavon.

--Dankon, sinjoro, li fine diris, redonante ambaux,
estas tre interesa auxtografo.

Okazis longa pauxzo, dum kiu S-ro Utterson batalis
kontraux si mem.

--Kial vi komparis ilin, Guest? li subite demandis.

--Nu, sinjoro, respondis la komizo, estas iom rimarkinda
simileco; la du skribmanieroj estas laux multaj punktoj
identaj, nur malsimile klinitaj.

--Iom strange, diris Utterson.

--Ja estas, kiel vi diras, iom strange, respondis Guest.

--Bone estus, ne paroli pri tiu cxi letero, vi
komprenas, diris la mastro.

--Jes, sinjoro, diris la komizo, mi komprenas.

Sed S-ro Utterson, tuj kiam li estis sola tiun nokton,
ensxlosis la leteron en sia forta kofro, kaj tie gxi
ripozadis de tiam antauxen.

--Kio! li pensis, Harry Jekyll falsi por mortiginto!

Kaj lia sango malvarmigxis en liaj vejnoj.


La rimarkinda okazo pri Doktoro Lanyon

La tempo pasadis; miloj da funtoj sterlingaj estis
proponitaj kiel rekompenco, cxar la morto de Sir Danvers
ofendis kiel publika malfelicxo, sed S-ro Hyde estis
malaperinta el la sciado de la polico kvazaux li neniam
ekzistis. Oni ja elfosis multon pri lia estinta vivado, kaj
cxio estis malbonfama; rakontoj elsaltis pri lia
krueleco tiom senkompatema kiom perforta; pri lia malnobla
vivado, pri liaj strangaj kunuloj, pri la malamo, kiu
sxajnis cxirkauxi lian karieron; sed pri lia
nuntempa kasxejo, ne ecx murmureto. De l' tempo,
kiam li forlasis la domon en Soho, la matenon de la mortigo,
li simple malaperis; kaj iom post iom, kun la pasado de la
tempo, S-ro Utterson komencis perdi la unuan varmegecon de
sia timo kaj pli kvietigxi en si mem. La morto de Sir
Danvers estis liaopinie pli ol kompensita per la malapero de
S-ro Hyde. Jam kiam tiu malbona influo estis forigita, nova
vivo komencigxis por Doktoro Jekyll. Li elvenis el sia
soleco, renovigis rilatojn kun siaj amikoj, farigxis
denove ilia familiara gasto kaj regalanto; kaj, kvankam li
estis cxiam konita kiel bonfaranto, li nun estis ne
malpli fama pro sia pieco. Li estis tre okupata, li estis
multe en la libera aero, li faris la bonon; lia vizagxo
sxajnis malfermigxi kaj pliheligxi, kvazaux
pro interna konscio de servofarado; kaj dum pli ol du
monatoj la doktoro vivis en paco.

La 8-an de januaro, Utterson estis mangxinta cxe
la doktoro kun malgranda invititaro; Lanyon cxeestis;
kaj la vizagxo de la mastro rigardis de unu al la alia
kiel en la pasintaj tagoj, kiam la trio estis nedisigeblaj
amikoj.

La 12-an, kaj ree la 14-an, la pordo restis fermita
kontraux la legxisto.

--La doktoro ne povas forlasi la domon, Poole diris, kaj
li akceptas neniun.

La 15-an, li ree provis kaj ree estis rifuzita; kaj,
kutiminte dum la lastaj du monatoj vidi sian amikon jam
preskaux cxiutage, li trovis cxi tiun revenon al
la soleco iom peza sur sia animo. La kvinan nokton, li
invitis Guest vespermangxi kun li, kaj, la sesan, li
iris al D-ro Lanyon.

Tie almenaux oni ne rifuzis enlasi lin; sed enirante,
li estis terurita pro la sxangxo okazinta en la
mieno de la doktoro. Mortordono estis legeble skribita sur
lia vizagxo. La iama rozkolora vizagxo estis
paligxinta; la karno konsumigxis; li estis videble
pli senhara kaj pli maljuna; kaj, tamen, ne estis tiom tiuj
signoj de rapidega fizika disfalo, kiuj altiris la
observadon de la legxisto, kiom rigardo el la okulo kaj
eco de maniero, kiuj sxajnis atesti pri ia profunde
kusxanta teruro de la mento. Ne versxajne estis, ke
la doktoro timas la morton; kaj tion tamen Utterson estis
tentata suspekti.

--Jes, li pensis, li estas kuracisto, li sendube konas
sian propran staton, kaj scias, ke liaj tagoj estas
kalkulitaj; kaj la scio estas pli, ol li povas toleri.

Kaj tamen, kiam Utterson parolis pri lia malsana aspekto,
estis kun sxajno de granda firmeco, ke Lanyon deklaris
sin kondamnita al la morto.

--Min trafis granda sxoko, li diris, kaj mi neniam
resanigxos. Estas afero nur de semajnoj. Nu, la vivado
estis agrabla; mi sxatis gxin, jes, sinjoro, mi
kutimis gxin sxati. Mi foje pensas, ke se ni scius
cxion, ni pli gxojus foriri.

--Jekyll estas ankaux malsana, diris Utterson,
cxu vi vidis lin?

Sed la vizagxo de Lanyon sxangxigxis, kaj
li levis tremantan manon.

--Mi volas nek vidi nek auxdi plu pri D-ro Jekyll,
li diris per lauxta sxancelata vocxo. Kun tiu
persono mi ne rilatos plu, kaj mi petas, ke vi evitu
cxian aludon al iu, kiun mi konsideras mortinta.

--Tut, tut! diris S-ro Utterson. Kaj tiam, post longa
pauxzo:

--CXu mi ne povas fari ion? li demandis, ni estas
tri tre malnovaj amikoj, Lanyon; ni ne vivados suficxe
longe, por fari aliajn.

--Nenio estas farebla, respondis Lanyon, demandu al li
mem.

--Li ne volas akcepti min, diris la legxisto.

--Tio min ne surprizas, estis la respondo. Iam,
Utterson, kiam mi estos mortinta, vi eble sciigxos pri
la praveco kaj malpraveco de cxi tiu afero. Mi ne povas
diri. Kaj dume, se vi povas sidadi kun mi kaj paroladi pri
aliaj aferoj, pro Dio restu kaj tiel faru; sed, se vi ne
povas eviti tiun malbenitan temon, je la nomo de Dio foriru,
cxar tion mi ne povas elporti.

Alveninte hejmen, Utterson tuj sidigxis kaj skribis
al Jekyll, plendante pri sia eksigo de lia domo, kaj
demandante la kauxzon de cxi tiu malfelicxa
disigxo rilate Lanyon; kaj la morgauxa tago alportis
al li longan respondon, jen tre kortusxante verkitan,
jen kun senco mallume mistera. La malpaco kun Lanyon estis
nekuracebla.

--Mi ne kulpigas mian malnovan amikon, Jekyll skribis,
sed mi partoprenas lian opinion, ke ni devas neniam revidi
unu la alian. Mi intencas de nun vivadi en ekstrema soleco;
vi devos ne esti surprizata, nek dubi pri mia amikeco, se
mia pordo estos ofte fermata ecx kontraux vin. Vi
devos toleri, ke mi iradu laux mia propra malluma vojo.
Mi faligis sur min punon kaj dangxeron, kiujn mi ne
povas nomi. Se mi estas la cxefa el pekintoj, mi estas
ankaux la cxefa el suferantoj. Mi ne povis pensi, ke
tiu cxi tero havas lokon por suferoj kaj teruroj tiel
animsxancelantaj; kaj por malpezigi tiun cxi
fatalon, vi povas fari nur cxi tion: respekti mian
silentadon.

Utterson miregis; la malbona influo de Hyde estis
fortirita, la doktoro jam revenis al siaj kutimaj taskoj kaj
amikoj; antaux unu semajno, la estonteco estis ridetanta
kun cxia promeso pri gaja kaj estimata maljuneco; kaj,
jen, subite, amikeco kaj paco de animo, kaj la tuta vojiro
de lia vivo ruinigxis. Tiel granda kaj
neantauxpensita sxangxo montris al frenezeco;
sed laux la tenigxo kaj paroloj de Lanyon, devas
ekzisti por gxi kauxzo pli profunda.

Semajnon post tio D-ro Lanyon enlitigxis, kaj
antaux ol pasis dekkvar tagoj li mortis. La nokton post
la enterigo, cxe kiu li estis dolore kortusxita,
Utterson sxlosis la pordon de sia privata oficejo, kaj
sidante tie en la lumo de malgaja kandelo li eltiris kaj
metis antaux sin koverton adresitan per la mano kaj
sigelitan per la sigelilo de sia mortinta amiko. <>, tiel gxi
estis emfaze surskribita; kaj la legxisto timegis
rigardi la enhavon.

--Mi hodiaux enterigis jam unu amikon, li pensis,
kion fari, se cxi tio kostos al mi alian?

Kaj poste li kondamnis la timon kiel nelojalecon, kaj
rompis la sigelon. Interne trovigxis alia enmetajxo,
ankaux sigelita, kaj signita sur la koverto jene:
<> Utterson ne povis fidi siajn okulojn. Jes,
la vorto estis ja malapero; kaj tie cxi denove,
kiel en la freneza testamento, kiun li antaux longe
redonis al gxia auxtoro, jen denove estis kunligitaj
la ideo de malapero kaj la nomo de Harry Jekyll. Sed en la
testamento, tiu ideo naskigxis el la fisugestio de la
viro Hyde; gxi estis metita tien laux celo nur tro
evidenta kaj terura. Sed skribita de la mano de Lanyon, kion
gxi povas signifi? Kreskis en la administranto granda
scivolo, malatenti la malpermeson kaj tuj esplori gxis
la fundo tiujn misterojn; sed la profesia honoro kaj
fideleco al lia mortinta amiko estis severaj devoj; kaj la
pako kusxis en la plej interna angulo de lia privata
forta kofro.

Tamen, forsxovi la scivolecon ne estas gxin
venki, kaj oni povas dubi, cxu de tiu tago antauxen
Utterson deziris la kunestadon de sia amiko kun tiom da
fervoro. Li pensis pri li bonkore, sed liaj pensoj estis
maltrankvilaj kaj plenaj de timo. Li ja iris viziti lian
domon; sed eble estis por li malembaraso, ke oni malpermesis
al li la eniron; eble, en sia koro, li preferis paroli kun
Poole sur la sojlo, cxirkauxate de la aero kaj la
sonoj de l' malfermita urbo, ol esti tralasita en tiun
domon de propravola sklaveco por sidadi kaj paroli kun
gxia nepenetrebla enfermita ermito. Poole ja havis
neniun agrablan novajxon por komuniki. La doktoro,
sxajnis, nun pli ol iam enfermis sin en la kabineto
super la laboratorio, kie li ecx kelkafoje dormis; li
estis malgaja, farigxis tre silenta; li ne legis;
sxajnis, kvazaux io absorbas lian menton. Utterson
tiel kutimigxis la cxiaman samecon de tiuj raportoj,
ke li iom post iom maloftigis siajn vizitojn.


La okazo cxe la fenestro

Okazis unu dimancxon, kiam S-ro Utterson promenadis
kiel kutime kun S-ro Enfield, ke ilia vojo kondukis denove
tra la flankstrato; kaj ke ambaux, veninte gxis la
pordo, haltis por gxin rigardi.

--Nu, diris Enfield, almenaux tiu afero estas
finita. Ni neniam vidos plu S-ron Hyde.

--Mi esperas ke ne, diris Utterson, cxu mi iam diris
al vi, ke mi foje vidis lin kaj partoprenis vian senton de
antipatio?

--Estis neeble fari unu, ne farante la alian, respondis
Enfield, kaj, rilate al tio, kia malsagxulo vi sendube
jugxis min, cxar mi ne sciis, ke tiu cxi estis
posta enirejo al la domo de D-ro Jekyll! Vi estis parte
kulpa, ke mi eltrovis tion ecx tiam, kiam mi ja gxin
faris.

--Vi do eltrovis, cxu? diris Utterson, sed se tiel
estas, ni povas eniri en la korton kaj rigardi la
fenestrojn. Verdire, mi estas maltrankvila pri la kompatinda
Jekyll; kaj mi sentas, kvazaux la cxeesto de amiko,
ecx ekstere, povus fari al li bonon.

La korto estis tre malvarmeta kaj iomete malseka, kaj
plena de antauxtempa krepusko, kvankam la cxielo
mem, alta supre, estis ankoraux hela de la sunsubira
lumo. La meza fenestro el la tri estis duone malfermita;
kaj, sidantan tute proksime de gxi, gxuantan la
aeron kun senlima malgajeco de mieno, kvazaux iu
senkonsola malliberulo, Utterson vidis D-ron Jekyll.

--Kio! Jekyll! li ekkriis, mi esperas, ke vi pli bone
fartas.

--Mi estas en tre malbona stato, Utterson, respondis la
doktoro senespere; tre malbona. Tio ne dauxros longe,
dankon al Dio.

--Vi restas tro multe en la domo, diris la legxisto.
Vi devus esti ekstere, vipante la sangiradon, kiel S-ro
Enfield kaj mi. CXi tiu estas mia kuzo--S-ro Enfield--D-ro
Jekyll. Venu do; prenu vian cxapelon kaj faru kun ni
viglan promenadon.

--Vi estas tre bona, ekgxemis la alia, mi tre
sxatus tion; sed ne, ne, ne, estas tute neeble; mi ne
kuragxas. Sed vere, Utterson, mi tre gxojas vin
vidi; estas ja granda plezuro. Mi volus peti, ke vi kaj S-ro
Enfield suprenvenu, sed la loko ja ne estas en deca stato.

--Nu, do, diris la legxisto bonkore, ni ne povos pli
bone fari, ol resti tie cxi kaj paroli kun vi de kie ni
estas.

--Tiun proponon mi jxus estis riskonta, respondis la
doktoro kun rideto. Sed apenaux la parolo eliris el lia
busxo, la rideto estis forfrapita el lia vizagxo kaj
sekvita de esprimo tiel profundege terura kaj malespera, ke
gxi glaciigis la sangon mem al la du sinjoroj
malsupre. Ili gxin vidis nur dum momento, cxar la
fenestro estis rapidege malsuprentirita; sed la ekvido
suficxis, kaj ili sin turnis kaj forlasis la korton sen
vorto. Silente, ankaux, ili trairis la flankstraton, kaj
nur veninte en apudan straton, turnis S-ro Utterson por
rigardi sian kunulon. Ili estis ambaux palaj, kaj estis
respondo de terurego en iliaj okuloj.

--Dio nin pardonu! Dio nin pardonu! diris S-ro Utterson.

Sed S-ro Enfield nur seriozege skuis la kapon, kaj denove
antauxen iris silente.


La lasta nokto

S-ro Utterson sidis apud la fajro unu vesperon post la
vespermangxo, kiam li estis mirigita ricevi viziton de
Poole.

--Dio min benu, Poole, kio kondukas vin cxi tien? li
ekkriis, kaj poste, rigardinte lin duan fojon, kio estas? li
aldonis, cxu la doktoro estas malsana?

--S-ro Utterson, diris la viro, io malbona okazas.

--Sidigxu, kaj jen glaso da vino por vi, diris la
legxisto. Nun, ne rapidu, kaj diru al mi klare tion,
kion vi deziras.

--Vi konas la kutimojn de la doktoro, sinjoro, respondis
Poole, kaj vi scias, kiel li sin enfermadas. Nu, li estas
ree enfermita en sia kabineto; kaj la afero al mi ne
placxas, sinjoro,--mi mortu, se gxi al mi
placxas! Sinjoro Utterson, mi ion timas!

--Nu, mia brava, diris la legxisto, klarigu plene.
Kion ja vi timas?

--De preskaux unu semajno mi ion timas, respondis
Poole, obstine malatentante la demandon, kaj mi ne povas
elporti tion plu.

Lia mieno plene konfirmis liajn parolojn; lia maniero
estis sxangxita; kaj krom en la momento kiam li
anoncis sian teruron, li ne ecx unufoje rigardis la
legxiston rekte en la vizagxon. Ecx nun li
ankoraux sidis kun la glaso da vino negustumita sur sia
genuo, la okuloj direktitaj al angulo de la planko.

--Mi ne povas elporti tion plu, li rediris.

--Nu, diris la legxisto, mi vidas, ke vi ja havas
iun bonan motivon, Poole; mi komprenas, ke okazas io grave
maltrankviliga. Penu diri al mi, kio estas.

--Mi pensas, ke efektivigxis ia krimajxo, diris
Poole rauxke.

--Krimajxo! ekkriis la legxisto, multe timigita
kaj sekve iom kolerema. Kia krimo? Kion li ja volas diri?

--Mi ne kuragxas diri, sinjoro, estis la respondo;
sed, cxu vi venos kun mi, vidi por vi mem?

La sola respondo de S-ro Utterson estis levigxi kaj
preni sian cxapelon kaj superveston; sed li rimarkis kun
miro la altan gradon de la kontentigo, kiu esprimigxis
sur la vizagxo de la servisto, kaj konstatis eble kun ne
malpli da miro, ke la vino estas ankoraux ne gustumita,
kiam tiu gxin remetas sur la tablon por sekvi lin.

La placo, kiam ili tien alvenis, estis plena de vento kaj
polvo. Poole, kiu la tutan vojon estis marsxinta unu
aux du pasxojn antauxe, nun haltis meze de la
trotuaro, kaj, malgraux la malvarmega vetero, deprenis
sian cxapelon kaj sekigis la frunton per rugxa
naztuko. Sed malgraux la rapideco de lia veno, tiu ne
estis la roso de la ekzercado, kiun li forvisxis, sed la
malseketajxo de ia sufokanta angoro; cxar lia
vocxo, kiam li parolis, estis maldolcxa kaj rompita,
kaj pala lia vizagxo.

--Nu, sinjoro, li diris, jen ni alvenis, kaj Dio
permesu, ke nenio malbona okazis.

--Amen, Poole, diris la legxisto.

CXe tio la servisto frapis laux tre diskreta
maniero; la pordo estis malfermita sed ankoraux detenata
per la cxeno, kaj vocxo de interne demandis:

--CXu estas vi, Poole?

--CXio en ordo, diris Poole, tralasu nin.

La vestiblo, kiam ili envenis, estis hele lumigita; la
fajro estis alte amasigita, kaj cxirkaux la fajrejo
la tuta servistaro, viroj kaj virinoj, staris kunpremite
kiel sxafaro. Vidinte S-ron Utterson, la
cxambristino histerie ekploretis, kaj la kuiristino,
ekkriante: Dank' al Dio! estas S-ro Utterson!
antauxenkuris kvazaux sxi dezirus lin enbrakigi.

--Kio! Kio! CXu vi cxiuj estas cxi tie?
diris la legxisto malkontente. Tre neregule, tre
maldece, via mastro estus tre malkontenta.

--Ili cxiuj timas, diris Poole.

Absoluta silento sekvis; neniu protestis; nur la
cxambristino altigis la vocxon kaj nun lauxte
ploris.

--Fermu la busxon! Poole diris al sxi, kun
sovagxeco de maniero, kiu atestis pri liaj propraj
malagorditaj nervoj, kaj, efektive, kiam la knabino tiel
subite altigis la noton de sia lamentado, ili cxiuj
eksaltis kaj turnis sin al la interna pordo kun vizagxoj
de teruroplena atendo.

--Kaj nun, diris la cxefservisto, turnante sin al la
trancxilpurigisto, donu al mi kandelon, kaj ni tuj
plenumos la aferon.

Kaj tiam, li petis al S-ro Utterson lin sekvi, kaj
elkondukis lin al la posta gxardeno.

--Nun, sinjoro, li diris, vi venu kiel eble plej
senbrue. Mi deziras, ke vi auxdu, sed ke vi ne
auxdigxu. Kaj vidu, sinjoro, se okaze li petus al vi
eniri, ne faru.

La nervoj de S-ro Utterson, cxe tiu neatendita
finigxo, faris eksalton, kiu preskaux renversis lin,
sed li reprenis sian kuragxon kaj sekvis la serviston en
la laboratoriejon kaj tra la hxirurgian teatron, kun
gxia malordajxo de ujoj kaj boteloj, gxis la
malsupro de la sxtuparo. CXi tie Poole signalis al
li, ke li staru flanke kaj auxskultu, dum li mem,
demetante la kandelon kaj farante grandan kaj evidentan
alvokon al sia decidemo, supreniris la sxtuparon kaj
frapis per iome sxancela mano sur la rugxan bajeton
de la kabineta pordo.

--Jen S-ro Utterson, sinjoro, kiu deziras vin vidi, li
kriis, kaj, ecx dum li ankoraux faris tion, li
denove agitate signalis al la legxisto, ke li
auxskultu.

Vocxo el interne respondis:

--Diru al li, ke mi ne povas akcepti kiun ajn, gxi
diris plende.

--Dankon, Sinjoro, diris Poole, kun noto kvazaux
triumfa en sia vocxo, kaj, relevante la kandelon, li
kondukis S-ron Utterson malantauxen trans la korton kaj
en la grandan kuirejon, en kiu la fajro estis
estingigxinta kaj la blatoj saltadis sur la planko.

--Sinjoro, li diris, rigardante en la okulojn de S-ro
Utterson, cxu tiu estis la vocxo de mia mastro?

--GXi sxajnis multe sxangxita, respondis
la legxisto tre pala, sed redonante rigardon
kontraux rigardon.

--SXangxita! Nu, mi pensus ke jes! diris la
servisto. CXu mi estas dudek jarojn en la domo de tiu
cxi homo, nur por trompigxi pri lia vocxo? Ne,
sinjoro, la mastron oni ien forigis; li estis forigita
antaux ok tagoj, tiam, kiam ni auxdis lin alvokantan
al la nomo de Dio, kaj kio estas tie interne anstataux
li, kaj kial gxi restas tie, estas io, kio vokas al la
cxielo, S-ro Utterson!

--Tiu cxi estas tre stranga rakonto, Poole; tiu
cxi estas iome fantazia rakonto, mia bonulo, diris S-ro
Utterson, mordante sian fingron. Supozite ke cxio estas
kiel vi opinias, supozite ke Doktoro Jekyll estis... nu,
mortigita, kio povus decidigi la mortiginton restadi cxi
tie? Sensence estas. Tio ne rekomendas sin al la prudento.

--Nu, S-ro Utterson, vi estas viro tre malfacile
konvinkebla, sed mi ja vin fine kredigos, diris Poole. Dum
tiu cxi lasta semajno, li, aux gxi, aux tio,
kio ajn logxas en tiu kabineto, postuladis nokte kaj
tage iuspecan medikamenton, kaj ne povas ricevi gxin
laux sia deziro. Estis iufoje lia kutimo (tio estas, la
kutimo de la mastro), skribi siajn ordonojn sur paperfolion
kaj jxeti gxin sur la sxtuparon. Ni havis nenion
alian dum tiu cxi semajno, nenion krom paperoj kaj
fermita pordo, kaj la mangxajxoj mem devis esti
lasitaj tie por esti kontrabande enkaptataj kiam neniu
rigardis. Nu, sinjoro, cxiutage, ja du-trifoje en la
sama tago, estis ordonoj kaj plendoj, kaj mi estis sendita
diskuri al cxiuj pograndaj apotekistoj en la urbo.
CXiufoje kiam mi reportis la substancon, estis alia
papero dirante al mi, ke mi redonu gxin, cxar
gxi ne estas pura, kaj poste venis alia mendo al alia
firmo. Tiu cxi drogo estas treege bezonata--kiu ajn
estas la motivo.

--CXu vi havas iun el tiuj paperoj? demandis S-ro
Utterson.

Poole sercxis en sia posxo, kaj eltiris
cxifitan letereton, kiun la legxisto, sin klinante
pliproksimen al la kandelo, zorge esploris. GXia enhavo
estis jena: <>

GXis tiu punkto la letero estis skribita suficxe
trankvile; sed, poste, kun subita plumknaro, la emocio de la
skribinto estis eksplodinta. <>, li estis
aldoninta, <>

--Tiu cxi estas stranga letereto, diris S-ro
Utterson, kaj tiam, rapidavocxe.--Kiamaniere okazas, ke
gxi estas malfermita?

--La viro cxe Maw estis tre kolera, sinjoro, kaj
rejxetis gxin al mi kvazaux gxi estus tiom
da malpurajxo, respondis Poole.

--CXi tiu estas sendube la skribstilo de la doktoro,
vi scias? dauxrigis la legxisto.

--Mi pensis, ke gxi similas, diris la servisto iom
malkontente; kaj, poste, per alia vocxo: Sed kion gravas
la stilo de l' skribo? li diris; mi vidis lin.

--Vidis lin! rediris Utterson. Nu?

--Jen la nekompreneblajxo! diris Poole. Mi eniris
subite en la teatron el la gxardeno. SXajnis, ke li
elglitis por sercxi tiun drogon aux kion ajn gxi
estas; cxar la kabineta pordo estis nefermita, kaj jen
li estis cxe la malproksima flanko de la cxambro,
sercxante inter la ujoj. Li suprenrigardis kiam mi
envenis, eligis ian krion kaj suprenkuregis per la
sxtuparo en la kabineton. Nur dum momento mi lin vidis,
sed la haroj starigxis sur mia kapo kiel la pikiloj de
histriko. Sinjoro, se tiu estis mia mastro, kial li havis
maskon sur la vizagxo? Se tiu estis mia mastro, kial li
ekkriis kiel rato kaj kuris for de mi? Mi servadis lin
suficxe longatempe. Kaj ja ...

La viro haltis, kaj pasigis la manon sur la vizagxo.

--CXio cxi tio estas strangaj cirkonstancoj,
diris S-ro Utterson, sed mi kredas, ke mi ekvidas lumon. Via
mastro, Poole, estas evidente atakita de unu el tiuj
malsanoj, kiuj samtempe turmentegas kaj deformas la
suferanton. Tial, tiom kiom mi scias, la
sxangxigxo de lia vocxo, tial la masko kaj
la evitado de siaj amikoj, tial la avideco trovi tiun
cxi drogon, per kiu la malfelicxulo konservas iom da
espero pri fina resanigxo,--Dio permesu, ke li ne
trompigxu! Jen mia klarigo; gxi estas suficxe
malgaja, Poole, ja terurega por konsideri, sed gxi estas
simpla kaj natura, konsekvencas bone kune kaj liberigas nin
de cxiaj supermezuraj timoj.

--Sinjoro, diris la servisto, makule paligxante, tiu
ajxo ne estas mia mastro, kaj jen la vero. Mia mastro--li
cxirkauxrigardis kaj komencis subparoli--estas
altkreska, belforma homo, kaj la alia estis pligxuste
malgrandegulo.

Utterson provis nenian proteston.

--Ho, sinjoro, ekkriis Poole, cxu vi pensas, ke mi
ne konas mian mastron post dudekjara servado? CXu vi
pensas, ke mi ne scias gxis kioma alto lia kapo atingas
cxe la pordo de la kabineto, kie mi lin vidadis
cxiumatene? Ne, sinjoro, tiu maskitajxo neniam estis
D-ro Jekyll--Dio scias, kio gxi estas, sed neniam
gxi estis D-ro Jekyll, kaj estas la kredo de mia koro,
ke okazis mortigo.

--Poole, respondis la legxisto, se vi tion diras,
farigxos mia devo certigxi pri tio. Kvankam mi multe
deziras respekti la sentojn de via mastro, kvankam mi estas
multe embarasita pri tiu cxi letereto, kiu sxajnas
pruvi, ke li ankoraux vivas, mi konsideros, ke estas mia
devo, trabati tiun pordon.

--Ha, S-ro Utterson, jen vi parolas! ekkriis la
servisto.

--Kaj nun venas la dua demando, dauxrigis la
legxisto, kiu tion faros?

--Nu, vi kaj mi, sinjoro, estis la sentima respondo.

--Tio estas bone dirita, respondis la legxisto, kaj
kio ajn rezultos, mi zorgos pri tio, ke vi ne estos
perdanto.

--Estas hakilo en la teatro, dauxrigis Poole, kaj vi
povas ekpreni la kuirejan fajrincitilon por vi mem.

La legxisto ekprenis en la manon tiun malelegantan
sed pezan ilon, kaj balancis gxin.

--CXu vi scias, Poole, li diris, suprenrigardante,
ke vi kaj mi estas metontaj nin en situacion iome
dangxeran?

--Vi povas ja prave diri tion, respondis la servisto.

--Estos do bone, ke ni estu sinceraj, diris la alia. Ni
ambaux pensas pli ol ni diris; ni malkasxu nun
cxion. Tiun maskitan figuron, kiun vi vidis, cxu vi
gxin rekonis?

--Nu, sinjoro, gxi iris tiel rapide kaj tiel
kunpremite, ke mi apenaux povas jxuri pri tio, estis
la respondo. Sed se vi volas demandi, cxu gxi estis
S-ro Hyde?--Nu, mi pensas, ke jes! GXi ja estis simile
granda; kaj gxi havis la saman rapidan malpezecon de
movado; kaj plie, kiu alia povus eniri per la pordo de l'
laboratorio? Vi ne forgesis, sinjoro, ke, kiam okazis la
mortigo, li ankoraux havis sur li la sxlosilon. Sed
tio ne estas cxio. Mi ne scias, S-ro Utterson, cxu
vi iam renkontis S-ron Hyde?

--Jes, diris la legxisto, mi unufoje parolis kun li.

--Sekve vi devas scii, same kiel ni ceteraj, ke estis
cxe tiu sinjoro io stranga--io, kio timigis homon--io,
kion oni sentis en sia spina cerbo.

--Mi konfesas, ke mi sentis iom da tio, diris S-ro
Utterson.

--Precize, sinjoro, respondis Poole, nu, kiam tiu
maskitajxo eksaltis kvazaux simio el inter la
hxemiajxoj kaj kuregis en la kabineton, tio
malsupreniris mian spinon kiel glacio. Ho! mi scias, ke tio
ja ne estas pruvo, S-ro Utterson, sed homo havas siajn
sentojn, kaj mi donas al vi mian bibliojxuron, ke estis
S-ro Hyde.

--Jes, jes, diris la legxisto, miaj timoj inklinas
al la sama konkludo. Malbono, mi timas, malbono devis nepre
naskigxi el tiu kunligo. Jes, vere, mi vin kredas, mi
kredas, ke malfelicxa Harry estas mortigita, kaj mi
kredas, ke lia mortiginto (pro kia celo, Dio sole povas
diri) ankoraux sin kasxas en la cxambro de sia
viktimo! Nu, estu nia nomo la Vengxo! Alvoku Bradshaw![22]

La lakeo alvenis, tre nervema kaj pala.

--Regu vin, Bradshaw, diris la legxisto. Tiu cxi
necerteco malbone efikas, mi scias, sur vin cxiujn, sed
mi nun intencas meti al gxi finon. Poole kaj mi perforte
trabatos al ni vojon en la kabineton. Se cxio estas
bona, miaj sxultroj estas suficxe largxaj por
porti la kulpon. Dume, por la okazo se io estas vere
malbona, aux se iu malbonfarinto penos forkuri per la
posta elirejo, vi kaj la knabo devas cxirkauxiri la
angulon kun paro de tauxgaj bastonoj, kaj ekokupi
postenon cxe la pordo de la laboratorio. Ni donas al vi
dek minutojn por atingi vian lokon.

CXe la foriro de Bradshaw la legxisto rigardis
sian posxhorlogxon.

--Kaj nun, Poole, ni iru al la nia, li diris; kaj,
prenante la fajrincitilon sub la brako, li antauxeniris
en la korton. Estis jam tute mallume. La vento jxetis la
lumon de la kandelo, jen tien jen reen, cxirkaux
iliaj pasxoj, gxis ili atingis la sxirmon de la
teatro, kie ili silente sidigxis por atendi. Londono
solene zumadis cxirkauxe, sed pli apude, la
senbrueco estis rompata nur de la sono de piedo, kiu
movigxadis antauxen-malantauxen sur la kabineta
planko.

--Tiamaniere gxi marsxadas la tutan tagon,
sinjoro, murmuris Poole, jes, kaj pli grandan parton de la
nokto. Nur kiam nova specimeno venas de la apotekisto okazas
mallonga halteto. Ha! estas malbona konscienco, kiu estas
tiel malamika kontraux la ripozo. Ha, sinjoro! cxiu
pasxo parolas pri sango kruele disversxita. Sed
auxskultu denove, iome pliapude, enmetu vian koron en
viajn orelojn, S-ro Utterson, kaj diru al mi, cxu tio
estas la piedo de l' doktoro?

La pasxoj faladis malpeze kaj strange, kun difinita
svingado, kvankam ili iris tiel malrapide; tio efektive
estis tute malsama de la peza, grinca pasxado de Harry
Jekyll. Utterson ekgxemis.

--CXu neniam okazis io alia? li demandis.

Poole kapjesis.

--Foje, li diris, foje mi auxdis gxin plorantan.

--Plorantan! Kiel tio? diris la legxisto, kun subita
frostotremo de teruro.

--Plorantan kiel virino aux animo damnita,[23]
diris la servisto. Mi foriris kun tia sento en la koro, ke
mi mem povus ankaux plori.

Sed nun la dek minutoj ekfinigxis. Poole eltiris la
hakilon de sub amaso da pakpajlo; la kandelo estis starigita
sur la plej apuda tablo, por lumigi al ili dum la atako, kaj
ili alproksimigxis kun haltigata spirado al tie, kie tiu
senlaca piedo ankoraux antauxen-malantauxeniris
en la senbrueco de la nokto.

--Jekyll, kriis Utterson, per lauxta vocxo, mi
postulas vidi vin.

Li pauxzis momenton, sed alvenis neniu respondo.

--Mi sciigas al vi per justa averto, ke niaj suspektoj
estas vekitaj, ke mi devas kaj volas vin vidi, li
dauxrigis; se ne kun via propra kunsento, tiam per bruta
forto!

--Utterson, diris la vocxo, pro Dio, kompatu!

--Ha! tiu ne estas la vocxo de Jekyll--gxi
estas tiu de Hyde! ekkriis Utterson. Trahaku la pordon,
Poole.

Poole svingis la hakilon super sian sxultron; la bato
skuis la konstruajxon, kaj la rugxtegita pordo
saltis kontraux la seruron kaj cxarnirojn. Lugubra[24]
kriego, kvazaux de nur besta teruro, sonis el la
kabineto. Supren denove la hakilo, kaj denove la paneloj
fendigxis kaj saltis la kadro; kvarfoje falis la bato,
sed la ligno estis kuntenema kaj la metalajxoj estis de
bonega fariteco; kaj nur post la kvina bato disrompigxis
la seruro, kaj la ruinoj de la pordo trafalis internen sur
la tapisxon.

La siegxantoj, timigite de sia propra tumulto kaj de
la silento kiu sekvis, destaris iome malantauxen kaj
enrigardis. Tie antaux iliaj okuloj estis la kabineto en
la trankvila lumo de la lampo, bona fajro ardis kaj
kraketadis en la fajrujo, la kaldroneto kantis sian
kanteton, du-tri tirkestoj estis malfermitaj; paperoj nete
ordigitaj kusxis sur la tablo, kaj pli proksime de la
fajro la mangxilaro estis metita por la temangxo. La
plej trankvila cxambro, oni dirus, kaj, se forestus la
vitraj sxrankoj plenaj de hxemiajxoj, la plej
ordinara en Londono tiun nokton. GXuste en la mezo
kusxis treege tordita korpo de homo, ankoraux
ekskuata. Ili alproksimigxis piedfingre, turnis gxin
sur gxian dorson, kaj vidis la vizagxon de Edward
Hyde. Li estis vestita per vestoj multe tro grandaj por li,
vestoj laux la staturo de la doktoro, la tendenoj de l'
vizagxo ankoraux movigxis vivsimile, sed la vivo
estis efektive tute forigxinta, kaj per la dispremita fiolo[25]
en lia mano, kaj la forta odoro de migdalkernoj, kiu restis
en la aero, Utterson sciis, ke li rigardas la kadavron de
memdetruinto.

--Ni venas tro malfrue, li diris severe, aux por
savi, aux por puni. Hyde estas irinta al sia jugxo,
kaj al ni restas nur trovi la korpon de via mastro.

La plej granda parto de la konstruajxo estis okupata
de la teatro, kiu plenigis preskaux la tutan
teretagxon, kaj de la kabineto, kiu formis plisupran
etagxon cxe unu ekstremajxo kaj rigardis sur la
korton. Koridoro kunigis la teatron kun la pordo en la
flankstrato. Estis ankaux kelkaj mallumaj kameroj kaj
vasta kelo. CXiujn ili nun traesploris. En cxiun
kameron ili bezonis nur ekrigardi, cxar cxiuj estis
malplenaj. La kelo, ja, estis plenigita je cxiuspeca
forjxetajxo, sed jam dum ili malfermis la pordon,
ili estis avertitaj pri la neutileco de plua sercxado
per la falo de tuta mato da araneajxo, kiu dum jaroj
sigelis la enirejon. Nenie trovigxis postsigno de Harry
Jekyll, senviva aux viva.

Poole piedfrapis sur la kahelojn de la koridoro.

--Li kredeble estas enterigita cxi tie, li diris,
auxskultante la sonon. Aux eble li forkuris, diris
Utterson, kaj turnis por ekzameni la pordon al la
flankstrato. GXi estis sxlosita, kaj kusxantan
apude sur la kaheloj, ili trovis la sxlosilon, jam
makulitan per rusto.

--CXi tio ne montras uzadon, rimarkis la
legxisto.

--Uzadon! ehxis Poole. CXu vi ne vidas, sinjoro,
ke gxi estas rompita? kvazaux iu estus gxin
piedfrapadinta.

--Ha! dauxrigis Utterson, kaj la disrompoj
ankaux estas rustigxintaj.

La du viroj rigardis sin reciproke kun teruro.

--Tio cxi preteriras mian komprenon, Poole, diris la
legxisto, ni revenu en la kabineton.

Ili silente supreniris la sxtuparon, kaj, de tempo al
tempo turnante timoplenan ekrigardon al la kadavro,
esploradis pli zorge la enhavon de la kabineto. Sur unu
tablo estis postsignoj de hxemia laborado, diversaj
mezuritaj amasetoj de ia blanka salo kusxis sur vitraj
pelvetoj, kvazaux por ia eksperimento, cxe kiu la
malfelicxulo estis malhelpita.

--Tiu estas la sama drogo, kiun mi cxiam alportadis
al li, diris Poole.

Post tio, en la dauxrigo de sia esplorado de la
cxambro, la sercxantoj alvenis gxis la
spegulego, en kies profundon ili rigardis kun senvola
teruro.

--Tiu cxi spegulo vidis kelkajn strangajxojn,
sinjoro, murmuris Poole.

--Kaj certe neniun pli strangan, ol si mem, ehxis la
legxisto per la sama tono. CXar por kio Jekyll povus
gxin bezoni? li diris.

--Tion vi ja povas demandi, sinjoro, diris Poole.

Poste, ili sin turnis al la tablo. Sur la pupitro, inter
la orda aro da paperoj, plej supra kusxis granda
koverto, kaj gxi portis, skribitan per la mano de la
doktoro, la nomon de S-ro Utterson. La legxisto rompis
la sigelon, kaj diversaj enfermitajxoj falis planken. La
unua estis testamento verkita laux la samaj
eksterordinaraj kondicxoj, kiel tiu, kiun li redonis
antaux ses monatoj por servi kiel testamento en okazo de
morto, kaj kiel donacakto en okazo de malapero; sed
anstataux la nomo de Edward Hyde, la legxisto kun
nepriskribebla mirego legis la nomon de Gabriel John
Utterson. Li rigardis Poole, kaj poste denove la paperojn,
kaj fine la malbonfarinton, sternitan sur la tapisxo.

--Turnigxas al mi la kapo, li diris. Li jam
cxiujn cxi tagojn restadis cxi tie kiel
posedanto; li ne havis kauxzon por ami min; li devis
furiozi, vidante sin elpusxita, kaj tiun cxi
dokumenton li tamen ne detruis.

Li levis la plej proksiman paperon; gxi estis
mallonga letereto skribita de la doktoro, kun dato cxe
la supro.

--Ho, Poole! la legxisto kriis, li estis viva,
cxi tie, hodiaux. Lin forigi dum tiel mallonga
intertempo, oni ne povus; li devas ankoraux vivi, li
certe ien forkuris!

Sed kial do forkuris? Kaj kiel? Kaj cxi tion en tiu
okazo ni kuragxu nomi memmortigo? Ho, ni devos esti
singardemaj. Mi antauxvidas, ke ni ankoraux povas
impliki vian mastron en ian teruran katastrofon.

--Kial vi ne legas gxin, sinjoro? demandis Poole.

--CXar mi timas, respondis la legxisto solene.
Al Dio placxu, ke mi por tio ne havu kauxzon!

Kaj cxe tio li proksimigis la paperon al sia okulo
kaj legis la jenan:

<>

--CXu estis tria enfermitajxo? demandis
Utterson.

--Jen, sinjoro, diris Poole, kaj metis inter liajn
manojn suficxe grandan paketon sigelitan cxe
diversaj lokoj. La legxisto metis gxin en sian
posxon.

--Pri cxi tiu papero mi konsilus diri nenion. Se via
mastro forkuris aux mortis, ni povos tamen almenaux
savi lian reputacion. Estas nun la deka; estas necese, ke mi
iru hejmen legi cxi tiujn dokumentojn en trankvileco;
sed mi revenos antaux noktomezo kaj tiam ni venigos la
policon.

Ili eliris, sxlosinte post si la pordon de la teatro,
kaj Utterson, denove lasinte la servistaron kunigxintan
cxirkaux la fajro en la vestiblo, malrapide reiris
al sia oficejo por legi la du rakontojn, per kiuj cxi
tiu mistero estis nun klarigota.


La rakonto de Doktoro Lanyon

La nauxan de januaro, jam antaux kvar tagoj, mi
ricevis per la vespera liverado rekomenditan leteron,
adresitan per la mano de mia kolego kaj malnova lerneja
kunulo, Harry Jekyll. Tio multe min surprizis, cxar ni
tute ne kutimis interkorespondi; mi lin vidis, ja
kunmangxis kun li, la antauxan vesperon, kaj mi
povis imagi en nia interrilato nenion, kio povus pravigi la
formalajxon de rekomendo. La enhavo pligrandigis mian
miron, cxar la letero estis jene esprimita:

<>

<>

Post la legado de tiu cxi letero, mi decidis, ke mia
kolego estas nepre freneza; sed gxis tiam, kiam tio
estos pruvita preter cxia ebleco de dubo, mi sentis min
devigita plenumi lian peton. Ju malpli mi komprenis tiun
cxi konfuzajxon, des malpli mi trovis min kapabla
jugxi pri gxia graveco; kaj alvokon tiamaniere
esprimitan, mi ne povus malatenti sen grava respondeco. Mi
do levigxis tuj de l' tablo, eniris fiakron kaj
veturis rekte al la domo de Jekyll. La servisto atendis mian
alvenon; li estis ricevinta per la sama liverado kiel mi,
rekomenditan leteron de instrukcio, kaj tuj venigis
seruriston kaj cxarpentiston. Tiuj alvenis jam dum ni
parolis; kaj ni iris kune al la hxirurgia teatro de la
iama D-ro Denman, de kie (kiel vi sendube scias) oni plej
oportune eniras en la privatan kabineton de D-ro Jekyll. La
pordo estis tre fortika, kaj la seruro bonega; sed fine,
post duhora laborado, la pordo staris malfermita. La
sxranko markita E estis nesxlosita; kaj mi eltiris
la tirkeston, plenigis gxin je pajlo, envolvis gxin
en littukon kaj reportis gxin kun mi al Cavendish
Square. Tie mi esploris gxian enhavon. La pulvoroj estis
suficxe nete faritaj, sed ne kun la lerteco de la
profesia drogisto; do evidente estis, ke ili estas private
faritaj de D-ro Jekyll; kaj malferminte unu el la kovriloj,
mi trovis tion, kio sxajnis al mi esti simpla kristaleca
salo blanka. La botelo, al kiu mi poste turnis la atenton,
estis duonplenigita de sangrugxa fluidajxo tre akra
al la flaro, kaj kiu sxajnis al mi enhavi fosforon kaj
ian volatilan eteron. Pri la aliaj ingrediencoj mi ne povis
diveni. La libro estis ordinara notlibreto, kaj enhavis
malmulton krom serio da datoj. Tiuj kovris periodon de
multaj jaroj; sed mi rimarkis, ke la enskriboj cxesis
preskaux antaux unu jaro kaj tute abrupte. Jen jen
mallonga noto estis aldonita al dato, plej ofte ne pli ol
sola vorto; <> okazis eble sesfoje tra tuto de
kelkcento da enskriboj; kaj unufoje <>
Nu, kiel povus la cxeesto de tiuj objektoj en mia domo
tusxi aux la honoron, la mentosanecon, aux la
vivon de mia kaprica amiko? Se lia sendito povus iri al unu
loko, kial ne al alia? Kaj ecx se ja estus efektive ia
malhelpo, kial mi devas akcepti tiun sinjoron sekrete? Ju
pli mi pripensadis, des pli mi konvinkigxis, ke mi
interrilatas kun kazo de ia cerba malsano; kaj kvankam mi
forsendis mian servistaron kusxigxi, mi tamen
sxargxis malnovan revolveron, por ke mi povu
eventuale min defendi.

La noktomeza horo apenaux sonoris super Londono, kiam
iu frapetis mallauxte sur la pordo. Mi mem iris
malfermi, kaj trovis malgrandulon, sin duonapogantan
kontraux la kolonoj de la portiko.

--CXu vi venis de D-ro Jekyll? mi demandis. Li jesis
per gxenita gesto, kaj kiam mi petis lin enveni, li ne
obeis sen sercxa rigardeto posten en la mallumon de la
placo. Estis policano ne malproksime, alvenanta kun la lumo
de lia lanterno malkovrita, kaj sxajnis al mi, ke
cxe la vido mia vizitanto ektremas kaj plirapidas.

Tiuj detaloj, mi konfesas, ja malagrable min impresis;
kaj dum mi sekvis lin en la helan lumon de mia konsultejo,
mi tenis mian manon preta sur mia defendilo. CXi tie
fine mi povis klare lin observi. Mi antauxe neniam vidis
lin, pri tio mi estis certa. Li estis malgranda, kiel mi
diris; min frapis, krom tio, la abomeniga esprimo de lia
vizagxo, kun gxia rimarkinda kombino de granda
muskola movigxemeco kun granda sxajna malforteco de
konstitucio, kaj laste, sed ne malpleje, la stranga
subjektiva maltrankvileco kauxzata de lia proksimeco.

Tiu lasta iom similis ekatakon de rigoro, kaj estis
akompanata de tute rimarkebla malrapidigxo de la pulso.
En la momento mem, mi atribuis tion al ia idiosinkrazia,
persona malplacxa, kaj nur iom miris la akutecon de la
simptomoj; sed de tiu tempo io iel kredigis al mi, ke la
kauxzo de tio kusxas multe pli profunde en la homa
naturo mem, kaj dependas de io pli nobla, ol la principo de
l' malamo.

Tiu persono (kiu tiel, jam de la unua momento de sia
alveno, naskis cxe mi kion mi povas nur nomi
nauxzoplena scivolo) estis vestita laux maniero, kiu
cxe ordinara persono estus ridinda; t.e. liaj vestoj,
kvankam faritaj el ricxa kaj bongusta sxtofo, estis
treege tro grandaj por li laux cxiu mezuro. La
pantalono pendis cxirkaux la kruroj kaj estis
suprenfaldita por teni gxin for de la tero, la talio de
la redingoto trovigxis sub liaj koksoj, kaj gxia
kolumo vastigxis largxe sur liaj sxultroj. Sed,
strange diri, tiu cxi ridindega vestajxo tute ne
ridigis min. Pli gxuste ja, tial ke estis io
kontrauxnorma kaj monstra en la esenco mem de la
estajxo, kiu nun staris kontraux mi, io
enkateniganta, surprizanta kaj nauxzanta, sxajnis,
ke tiu cxi nova neegaleco nur gxin konvenis, kaj
intensigis; tiel, ke al mia intereso pri la karaktero de tiu
homo estis aldonita scivolo pri lia deveno, lia vivo, lia
havo kaj rango en la mondo. Tiuj observoj, kvankam por meti
ilin sur paperon bezonis tiel grandan spacon, tamen okupis
nur kelkajn momentojn. Mia vizitanto ja brulis pro ia sombra[27]
eksciteco.

--CXu vi gxin havas? li kriegis, cxu vi
gxin havas?

Kaj tiel viva estis lia malpacienco, ke li ecx la
manon metis sur mian brakon kaj volis skui min. Mi
depusxis lin, konsciante cxe lia ektusxo, ian
glacian spasmon tra miaj vejnoj.

--Atendu, sinjoro, mi diris. Vi forgesas, ke mi
ankoraux ne havas la plezuron koni vin. Sidigxu, mi
petas.

--Pardonu al mi, D-ro Lanyon, li respondis, suficxe
gxentile. Tio, kion vi diris, estas prava; kaj mia
malpacienco nun jam preterpasis mian gxentilecon. Mi
venis cxi tien laux la instigo de via kolego, D-ro
Harry Jekyll, pri afero iome grava; kaj mi sciigxis...,
li pauxzis kaj levis la manon al la gorgxo kaj mi
povis rimarki, malgraux lia kvieta mieno, ke li baraktas
kontraux la alproksimigxo de la histerio,--mi
sciigxis, ke tirkesto...

--Jen, sinjoro, mi diris, montrante la tirkeston, kie
gxi kusxis sur la planko post tablo kaj ankoraux
kovrita per tuko.

Li eksaltis al gxi kaj poste haltis kaj metis manon
al la koro; mi povis auxdi, kiel grincas liaj dentoj pro
la konvulsia ago de liaj makzeloj; kaj lia vizagxo
farigxis tiel morte pala, ke mi ektimis pri lia vivo kaj
prudento.

--Trankviligu vin! mi diris.

Li turnis al mi terurigan rideton kaj, kvazaux kun la
decideco de la malespero, forsxiris la tukon. Vidante
gxian enhavon, li auxdigis unu lauxtan singulton
de tiel intensa senpremigxo, ke mi sidis kiel
sxtonigita. Kaj la momenton poste, per vocxo jam
suficxe regata:

--CXu vi havas gradigitan glason? li demandis.

Mi starigxis iom sindevige kaj donis al li, kion li
petis.

Li dankis min per rideto, mezuris kelke da gutoj de la
rugxa fluidajxo, kaj alsxutis unu el la
pulvoroj. La miksturo, kiu unue havis duberugxan
nuancon, komencis, dum la solvigxado de la kristaloj,
plihele kolorigxi, auxdeble sxauxmadi kaj
disjxeti fumetojn. Subite, kaj cxe la sama momento,
la kvazauxbolado cxesis kaj la miksturo
transkolorigxis en malpalan purpuron, kiu
malintensigxis pli malrapide en palan verdon. Mia
vizitanto, kiu observadis tiujn metamorfozojn per vigla
okulo, ridetis, starigis la glason sur la tablon, kaj poste
sin turnis kaj rigardis min kun sercxa mieno.

--Kaj nun, li diris, por decidi tion, kio restas.
CXu vi estos sagxa? CXu vi permesos gvidi vin?
CXu vi permesos, ke mi prenu cxi tiun glason en mian
manon kaj eliru el via domo sen plua parolado? Aux
cxu la avideco de l' scivolo tro multe vin regas?
Pripensu antaux ol respondi, cxar farata estos, kiel
vi decidos. Laux via decido, vi restos tiel sama kiel vi
antauxe estis, nek pli ricxa, nek pli sagxa,
escepte se la sento pri servo farita al homo en morta
dangxero povas esti konsiderita ia ricxeco de l'
animo. Aux, se vi preferos elekti novan regionon de la
scio kaj novajn vojojn al la renomo, la potenco por tio
estos malkasxita al vi cxi tie, en cxi tiu
cxambro, tuj kaj senprokraste kaj plenumigxos
antaux via rigardo tia miregindajxo, kia
sxancelus la nekredemon de Satano.
                
Go to page: 123
 
 
Хостинг от uCoz