--Sinjoro, mi diris, sxajnigante indiferentecon,
kiun mi vere tute ne havis, vi parolas per enigmoj, kaj vi
eble ne miros, ke mi vin auxskultas ja sen tre forta
impreso de kredo. Sed mi jam iris tro malproksimen sur la
vojo de neklarigeblaj servoj, por halti antaux ol vidi
gxian finon.
--Estas bone, respondis mia vizitanto. Lanyon, vi
memoras viajn jxurojn; kio sekvos, tio estos sub la
sigelo de nia profesio. Kaj nun, vi kiu jam de tiel longe
estas ligita al la plej mallargxaj kaj materialismaj
ideoj, vi kiu neis la efikecon de la transcenda medicino, vi
kiu mokis viajn superulojn,--rigardu!
Li almetis la glason al siaj lipoj, kaj eltrinkis per unu
engluto. Sekvis krio; li balancigxis,
sxanceligxis, ekkaptis la tablon kaj tenegis,
rigardegante kun injektitaj okuloj, spiregante el malfermita
busxo; kaj dum mi rigardis, venas, mi pensis,
sxangxo--li sxajnis sxveli--lia
vizagxo subite nigrigxis kaj la trajtoj sxajnis
fandigxi kaj aliigxi--kaj momenton poste mi
eksaltegis sur miajn piedojn kaj malantauxen gxis la
muro, kun la brako levita por min sxirmi kontraux
tiu miregindajxo, kun la mento premegata de teruro.
--Dio! mi kriegis, kaj Dio! ree kaj ree; cxar tie
antaux miaj okuloj--pala kaj skuita, kaj duonsvenanta,
kaj palpsercxanta antaux si per la manoj kvazaux
homo reveninta el la morto--tie staris Harry Jekyll!
Tion, kion li diris al mi dum la sekvanta horo, mi ne
povas decidigxi meti skribe sur paperon. Mi vidis tion,
kion mi vidis; mi auxdis tion, kion mi auxdis, kaj
gxi nauxzis mian animon; kaj, tamen, nun kiam tiu
vidajxo jam malaperis de miaj okuloj, mi al mi demandas,
cxu mi gxin kredas? kaj mi ne povas respondi. Mia
vivo estas skuita gxis la radikoj; la dormo forlasis
min; la plej mortiga teruro kunsidas kun mi je cxiuj
horoj de la tago kaj nokto; mi sentas, ke miaj tagoj estas
kalkulitaj, ke mi devos morti; kaj, tamen, mi mortos
nekredanta. Kaj la morala malnobleco, kiun tiu viro ecx
kun larmoj de la pento senvualigis al mi, tion mi ne povas,
ecx en mia memoro pripensi, sen eksalto de teruro. Nur
mi diros, Utterson, kaj tio (se vi povos vin devigi kredi
gxin) jam pli ol suficxos. La estajxo, kiu tiun
nokton englitis en mian domon, estis, laux la konfeso de
Jekyll mem, konata sub la nomo Hyde kaj sercxata en
cxiuj anguloj de la lando kiel la mortiginto de Carew.
Hastie[28] Lanyon.
La plena deklaro pri la afero;
skribita de Doktoro Jekyll
Mi naskigxis en la jaro 18...a, heredonto de granda
ricxeco, naturdotita plie per bonegaj talentoj, inklina
laux karaktero al la laboremo, amanta la estimon de la
sagxuloj kaj bonuloj inter miaj kunhomoj, kaj, tial--kion
oni povus supozi--kun cxia garantio por honoroplena kaj
distingata estonteco. La plej malbona el miaj kulpoj,
efektive, estis ia malpacienca gajeco de temperamento, tia,
kia cxe multaj faris la felicxecon, sed kian mi
trovis malfacile akordigebla kun mia cxiondeviga deziro
tenadi alte la kapon kaj elmontradi pli ol ordinare gravan
vizagxon antaux la publiko. Okazis el tio, ke mi
kasxis miajn plezurojn, kaj ke, atinginte la agxon
de l' pripensado kaj komencinte cxirkauxrigardi
kaj konsideri mian progreson kaj lokon en la mondo, mi jam
staris kompromitita en profunde trompa maniero de vivo.
Multaj homoj ecx fanfaronegus tiajn neregulajxojn,
pri kiaj mi estis kulpa; sed pro la altaj celoj, kiujn mi al
mi antauxmetis, mi rigardis kaj kasxis ilin kun
sento de honto preskaux morbida. Estis do pli la
postulema naturo de miaj aspiroj, ol ia speciala malnobleco
de miaj kulpoj, kiu faris min tio, kio mi estis, kaj per
fosajxo ecx pli profunda ol cxe la plejmulto,
disigis en mi tiujn regionojn de la Bono kaj Malbono, kiuj
dividas kaj kompletigas la duoblan naturon de la homo.
Kvankam mi estis tiel profunde duoblaganto, mi neniel
estis hipokritulo; miaj ambaux flankoj estis tute
seriozaj; mi ne estis pli mi mem, kiam mi forlasis la
sindetenadon kaj jxetis min en la honton, ol kiam mi
laboradis malkasxe pri la disvastigo de la scio, aux
pri la forigo de l' doloro kaj la sufero. Kaj hazarde
okazis, ke la direkto de miaj sciencaj studoj, kiuj kondukis
tute al la mistikismo kaj al la transcendismo, reagis kaj
forte lumigis sur cxi tiun konscion pri la cxiama
batalado inter miaj membroj. Kun cxiu tago, kaj de
ambaux flankoj de mia inteligento, la morala kaj la
intelekta, mi tiel alproksimigxis konstante al tiu vero,
per kies parta eltrovo mi estas kondamnita al tia terura
pereo, nome: la vero, ke la homo efektive ne estas unu, sed
du. Estis cxe la morala flanko, kaj en mia propra
persono, ke mi lernis konstati la entutan kaj primitivan
duecon de la homo, mi eksentis pri la du naturoj, kiuj
konkuradis en la kampo de mia konscienco, ke ecx se oni
povus prave eliri, ke mi estas unu aux la alia, tio
estas nur tial, ke mi estis radike ambaux, kaj jam frue
en mia vivo, ecx antaux ol la direkto de miaj
sciencaj eltrovoj komencis inspiri la plej nudan eblecon de
tia miraklo, mi kutimigxis pensadi kun plezuro, kiel en
amata revo, pri la disigo de tiuj elementoj. Se nur
cxiu, mi diris al mi, povus esti logxigita en
apartan identajxon, tiam de la vivo estus forprenita
cxio, kio estis neelportebla; la maljustulo povus iri
laux sia vojo, liberigite de la aspiroj kaj
riprocxado de sia pli pia gxemelo, kaj la justulo
povus iri konstante kaj sendangxere sur sia vojo supren,
farante bonajxojn, en kiuj trovigxas lia plezuro,
kaj jam ne plu elmetata kontraux la malhonoro kaj la
pentofarado pro cxi tiu ekstera malbono. Por la homaro
estas ja malbeno, ke tiuj reciproke maltauxgaj faskeroj
estis tiel kunligitaj, ke en la doloregata ventro de l'
konscio, cxi tiuj polusaj gxemeloj sencxese
interbatalas. Kiel do ilin disigi?
GXis tie atingis miaj pripensadoj, kiam, kiel mi jam
diris, la misteron komencis klarigi flanka lumo de la tablo
laboratoria. Mi komencis elsenti, pli profunde ol gxis
nun estis dirite, la tremantan nemateriecon, la nebulsimilan
sxangxigxemecon de cxi tiu sxajne
fortika korpo, en kiu ni marsxas vestitaj. Mi konstatis,
ke kelkaj hxemiaj agentoj havas la kapablon, skui kaj
malantauxentiri tiun karnan vestajxon, tutsame kiel
vento povus skui la kurtenojn de pavilono. Mi ne nur rekonis
mian naturan korpon apartan de la nura auxro kaj
radilumo de kelkaj el la potencoj el kiuj konsistis mia
spirito, sed ankaux sukcesis kunmeti drogon per kiu tiuj
potencoj povus esti detronigitaj de ilia supereco, kaj per
kiu dua formo kaj vizagxo povus esti
anstatauxigitaj, neniel malpli naturaj al mi, pro tio ke
ili estis la esprimo de pli malnoblaj elementoj de mia
animo.
Mi hezitis longe antaux ol provi praktike tiun
cxi teorion. Mi bone sciis, ke mi riskas morti; pro tio,
ke iu drogo, kiu tiel potence regis kaj skuis la citadelon
mem de la individueco, povus, per la plej eta parto de
superdozo aux la plej malmulta maloportuneco pri la
momento de elmontro, tute forvisxi tiun nematerian
logxejon, kies sxangxon per gxia efiko mi
atendis. Sed la tento al eltrovo tiel eksterordinara kaj
profunda, fine venkis la sugestiojn de la timo. Mi jam
antauxlonge pretigis mian tinkturajxon; mi tuj
acxetis, de firmo de apotekistoj, grandan kvanton de iu
speciala salo, kiun mi sciis per miaj eksperimentoj esti la
lasta ingredienco bezonata, kaj malfrue en unu malbenita
nokto, mi kunmetis la elementojn, rigardis ilin boli kaj
fumi kune en la glaso, kaj kiam la agitigxo cxesis,
kun forta ardo de kuragxo mi eltrinkis la miksturon.
Sekvis doloregoj plej turmentaj: grincado de la ostoj,
mortiga nauxzo, kaj teruro de spirito, ne malpli
intensa, ol tiu sentebla en horo de l' naskigxo
aux de l' morto. Poste, tiuj agonioj rapide
ekkvietigxis, kaj mi rekonsciigxis kvazaux el
granda malsano. Estis io stranga en miaj sentoj, io
nepriskribeble nova, kaj, pro gxia noveco, nekredeble
dolcxa. Mi sentis min pli juna, pli malpeza, pli
felicxa en mia korpo; interne mi konsciis pri iu
kapturnanta senzorgeco, pri fluado de malordaj voluptemaj
imagoj, kurantaj kiel muelilfluo tra mia fantazio, pri
disigxo de la ligiloj de l' devo, pri nekonata sed ne
senkulpa animolibereco. Mi sciis, kun la unua enspiro de tiu
cxi nova vivo, ke mi estas pli malvirta, dekoble pli
malnobla, ke mi vendigxis kiel sklavo al mia originala
malbono, kaj la penso, en tiu momento, stimulis kaj gajigis
min kiel vino. Mi etendis la manojn, gxojegante en la
noveco de tiuj sentoj, kaj cxe tio, mi subite eksciis,
ke mia staturo iom malgrandigxis. En tiu tempo ne estis
spegulo en mia cxambro; tiu, kiu staras apud mi dum mi
nun skribas, estis tien portita poste, kaj por la celo mem
de tiuj aliformigxoj. La nokto, tamen, jam preskaux
tagigxis; la logxantoj de mia domo kusxadis plej
profunde dormantaj, kaj mi decidis, ekscitita kiel mi estis
de espero kaj triumfo, riski iri sub mia nova formo al mia
dormocxambro. Mi transiris la korton, mi glitis tra la
koridorojn, kiel fremdulo en mia propra domo, kaj alveninte
en mian cxambron, mi vidis, la unuan fojon, la aspekton
de Edward Hyde.
Mi devas paroli cxi tie pri mia teorio sole, ne
dirante tion, kion mi scias, sed tion, kion mi supozas la
plej versxajna. La malbona parto de mia naturo estis
malpli fortika, malpli disvolvita, ol la bona, kiun mi
jxus eksigis. Plie, en la dauxro de mia vivo, kiu
estis estinta, malgraux cxio, naux dekone vivo
de l' penado, de l' virto kaj de l' memregado, la
malbona parto estis multe malpli ekzercita kaj eluzita. Kaj
tial okazis, mi pensas, ke Edward Hyde estis tiom pli
malgranda, pli maldika, pli juna ol Harry Jekyll. Kiel la
bono ekbrilis el la vizagxo de unu, tiel same la malbono
estis skribita largxe kaj klare sur tiu de la alia.
Plie, la malbono lasis sur tiu korpo la stampon de kripleco
kaj kadukeco. Kaj tamen, kiam mi rigardis tiun malbelan
monstron en la spegulo, mi konsciis nenian antipation,
kontrauxe, mi sentis ja eksalton de bonveno. CXi
tio, ankaux, estis mi. GXi sxajnis natura kaj
homa. Laux miaj okuloj, gxi portis pli vivan bildon
de l' spirito, gxi sxajnis pli difinita kaj
unuobla, ol la neperfekta kaj dividita vizagxo, kiun mi
gxis nun kutimis nomi la mia. Kaj gxis tiu punkto mi
estis sendube prava. Mi rimarkis ke, kiam mi portis la
sxajnon de Edward Hyde, neniu povis alproksimigxi al
mi sen videbla antipatio de l' karno. CXi tio,
laux mia opinio, estis tial, ke cxiuj homoj, kiaj ni
renkontas ilin, estas kunmiksitaj el la bono kaj la malbono,
kaj, Edward Hyde, sola, en la vicoj de l' homaro, estis
pura malbono. Nur momenton mi restis antaux la spegulo;
mi devis ankoraux provi la duan kaj decidigan
eksperimenton; restis ankoraux konstati, cxu mi
perdis nerepreneble mian individuecon, kaj devos antaux
la tagigxo forkuri el domo jam ne plu mia, kaj,
rapidante returnen al mia kabineto, mi denove pretigis kaj
trinkis la miksturon, denove suferis la turmentegojn de tiu
kvazauxmorto kaj rekonsciigxis denove kun la
karaktero, la staturo, kaj la vizagxo de Harry Jekyll.
En tiu nokto mi estis atinginta la fatalan krucigxon
de l' vojoj. Se mi estus alproksimigxinta al mia
eltrovajxo laux pli nobla spirito, se mi estus
riskinta mian eksperimenton dum mi estis sub la influo de
malavaraj aux piaj aspiroj, cxio estus alie, kaj, el
tiuj agonioj de l' morto kaj naskigxo, mi estus
elirinta angxelo anstataux diablo. La drogo povis
neniel distingi, nek diabla nek dia gxi estis; gxi
nur skuis la pordojn de l' malliberejo de mia
temperamento, kaj, kiel cxe la kaptitoj en Philippi,
elkuris tio, kio interne staris. En tiu tempo mia virto
dormetis; mia malvirto, vekadita de l' ambicio, kaptis
vigle kaj rapide la okazon, kaj la rezultinta
eljxetajxo estis Edward Hyde. Tial, kvankam mi nun
havis tiel du karakterojn, kiel ankaux du mienojn, unu
estis tute malbona, kaj la alia estis ankoraux la
malnova Harry Jekyll, tiu malharmonia kombinajxo pri
kies virtigo kaj plibonigo mi jam lernis malesperi. La
sxangxo do estis tute al la pli malbona flanko.
Ecx en tiu tempo, mi ankoraux ne tute venkis mian
antipation kontraux la tedeco de vivo de studado. Mi
ankoraux foje havis inklinon al gajeco, kaj, pro tio, ke
miaj plezuroj estis, je l' plej indulga nomo, ne tro
dignoplenaj, kaj cxar mi ne nur estis bone konata kaj
honore estimata, sed ankoraux farigxis maljunulo,
cxi tiu nekonsekvenceco de mia vivo farigxis por mi
cxiutage pli gxenanta. Estis cxitiuflanke, ke
mia nova potenco tentis min gxis sklavigxo. Necesis
nur trinki la miksajxon, por tuj demeti la korpon de l'
fama profesoro, kaj surmeti, kiel densan mantelon, tiun de
Edward Hyde.
Mi ridetis pro la ideo; gxi sxajnis al mi,
tiutempe, humorajxo, kaj mi faris miajn pretigojn kun la
plej granda zorgo. Mi luis kaj meblis tiun domon en Soho, al
kiu Hyde estis postsigne sekvota de la polico; mi dungis,
kiel dommastrinon, virinon, kiun mi bone sciis silenta kaj
senskrupula. Aliflanke mi sciigis al mia servistaro, ke iu
S-ro Hyde (kiun mi priskribis) devos havi plenan liberecon
kaj auxtoritaton en mia domo sur la placo; kaj por
sxirmi min kontraux eventualaj akcidentoj, mi
ecx faris tie vizitojn kaj igis min bone konata persono
en mia dua rolo. Poste mi faris tiun testamenton, kiun vi
tiom multe kontrauxparolis, tiamaniere ke, se io okazus
al mi en la persono de D-ro Jekyll, mi povus transiri en
tiun de Edward Hyde sen mona perdo. Kaj tiel
cxirkauxita de remparoj, kiel mi supozis, sur
cxiu flanko, mi komencis profiti la strangan imunecon de
mia situacio.
Jam okazis ja, ke la homoj dungis bravulacxojn por
fari iliajn krimojn, dum ilia propra persono kaj reputacio
sidis sxirmate. Mi estis la unua, kiu tion faris por
propra plezuro. Mi estis la unua, kiu povis tiel klopodi
antaux la publika okulo kun sxargxo de afabla
respektindeco, kaj jen, en la dauxro de momento, kiel ia
lerneja bubo desxiri tiujn pruntajxojn kaj salti
kapon antauxe en la maron de l' libereco. Sed por mi,
en mia netravidebla mantelo, la sendangxereco estis
absoluta. Pensu nur--mi ecx ne ekzistis! Nur permesu al
mi trakuri en mian laboratorion, donu al mi nur du-tri
sekundojn por miksi kaj gluti la trinkajxon, kiu staris
cxiam preta, kaj Edward Hyde, kion ajn li estus farinta,
forpasus kiel spirnebuleto sur spegulo, kaj jen,
anstataux li, kviete en sia hejmo, pretigante la
noktomezan lampon en sia studejo, homo, kiu povis senriske
ridi je l' suspekto, trovigxus Harry Jekyll.
La plezuroj, kiujn mi rapidis sercxi sub mia
alikorpajxo, estis, kiel mi jam diris, maldecaj, sed, en
la manoj de Edward Hyde, ili baldaux ekfarigxis
monstraj. Reveninte de iu el tiuj ekskursoj, mi ofte
profundigxis en ia mirado pri mia alikorpa malnobleco.
Tiu demono familiara, kiun mi elvokis el mia propra animo,
kaj forsendis solan por plenumi sian bonan plezuron, estis
estajxo esence malica kaj kanajla; kun cxiu lia ago
kaj penso centrita en si mem; kun besta avideco drinkanta la
plezuron el kia ajn grado de turmento, tiel
nesxancelebla, kiel homo el sxtono.
Harry Jekyll foje staris konsternegita antaux la agoj
de Edward Hyde; sed la situacio estis ekster la kampo de
ordinaraj legxoj, kaj inside malpezigis la premon de la
konscienco. Estis ja Hyde, kaj Hyde sola, kiu estis kulpa.
Jekyll mem ne estis pli malbona; li revekigxis al siaj
bonaj ecoj sxajne nedifektita; li ecx kutimis, kiam
tio estis ebla, rapidi por malfari la malbonon faritan de
Hyde. Kaj tiel lia konscienco dormetadis.
Pri la detaloj de la malgloro, al kiu mi tiel
kunkonsentis (cxar ecx nun mi ne povas konfesi, ke
mi gxin faris) mi ne intencas priparoli; mi volas nur
montri la avertojn kaj la intersekvajn pasxojn, per kiuj
alproksimigxis mia puno. Unu malfelicxo okazis,
kiun, pro tio, ke gxi ne havis sekvon, mi nur aludetos.
Kruelega ago kontraux infanino vekis kontraux min la
koleron de preteriranto, kiun mi rekonis antaux kelkaj
tagoj kiel vian parencon; kuracisto kaj la familio de la
infanino kunigxis kun li; estis momentoj, kiam mi timis
pri mia vivo, kaj fine, por kontentigi ilian tro justan
koleron, Edward Hyde devis alkonduki ilin al la pordo de
Harry Jekyll kaj pagi ilin per cxeko subskribita per lia
nomo. Sed tiu cxi dangxero estis facile forigita el
la estonteco, per la transmeto en alian bankon de monsumo
sub la nomo de Edward Hyde mem, kaj kiam, malantauxen
klinante mian skribmanieron, mi provizis subskribon al mia
duulo, mi pensis, ke mi sidas jam ekster la atingo de la
fatalo.
Preskaux du monatoj antaux la mortigo de Sir
Danvers, forestinte el la hejmo por unu el miaj aventuroj,
de kiu mi revenis je malfrua horo, mi vekigxis la
sekvintan tagon en lito kun sentoj iom strangaj. Vane mi
cxirkauxrigardis, vane mi vidis la decan meblaron
kaj grandan amplekson de la cxambro en mia domo sur la
placo, vane mi rekonis la desegnajxon de la litkurtenoj,
io ankoraux insistadis, ke mi ne estas tie, kie mi
estas, ke mi ne vekigxis tie, kie mi sxajnas esti,
sed en la cxambreto en Soho, en kiu mi kutimis dormi en
la korpo de Edward Hyde.
Mi ridetis kaj, laux mia psikologia maniero, komencis
mallaboreme esplori la elementojn de cxi tiu iluzio,
iafoje refalante dume en komfortan matenan dormeton. Mi
estis ankoraux tiel okupata kiam, dum unu el miaj pli
sendormaj momentoj, mia rigardo ektrafis mian manon. Nu, la
mano de Harry Jekyll estis profesia laux formo kaj
grandeco: granda, firma, blanka kaj de agrabla aspekto. Sed
la mano, kiun mi nun rigardadis, suficxe klare en la
flava lumo de Londona mateno, kusxantan duonfermitan sur
la littukoj, estis malgrasa, sulkita, osta, sombre pala kaj
dense kovrita de nigra kresko da haroj. GXi estis la
mano de Edward Hyde.
Mi certe rigardis gxin dum preskaux duona minuto,
antaux ol la teruro vekigxis en mia brusto tiel
subite kaj tremige kiel la ekbruego de cimbaloj, kaj
eksaltegante el la lito, mi kuregis al la spegulo. CXe
la vidajxo, kiun renkontis miaj okuloj, mia sango
sxangxigxis en ion treege maldensan kaj glacian.
Jes, mi kusxigxis Harry Jekyll, kaj vekigxis
Edward Hyde. Kiel klarigi tion? mi al mi demandis, kaj
poste, kun alia eksaltego de teruro, kiel ripari tion? Estis
malfrue en la mateno, la servistaro jam levigxis,
cxiuj miaj drogoj estis en la kabineto--longa irado
estis ja malsupren sur du sxtuparoj, tra la posta irejo,
trans la korton kaj tra la anatomia teatro, de tie, kie mi
tiam staris terurita. Mi ja povus eble kovri mian
vizagxon, sed kion tio helpos, se mi ne povos kasxi
la aliformigon de mia staturo? Kaj tiam kun trasentata
dolcxeco de senpremigxo mi memoris, ke mia
servistaro jam kutimis la venadon kaj reiradon de mia duulo.
Jen baldaux mi vestis min, kiel eble plej bone, per
vestoj konvenaj al mia amplekso: baldaux pasis tra la
domo, kie Bradshaw min rigardegis kaj retirigxis pro
tio, ke li vidas S-ron Hyde je tia horo kaj en tia stranga
vestajxo, kaj, post dek minutoj, jen D-ro Jekyll
reeniris sian propran formon kaj sidigxis kun
malheligxinta frunto, por simuli[29]
matenmangxon.
Malgranda ja estis mia apetito. CXi tiu neklarigebla
okazajxo, cxi tiu renversigxo de mia antauxa
spertado, sxajnis, kiel la Babilona fingro sur la muro,
elskribi la literojn de mia kondamnigxo, kaj mi
komencis, pli serioze ol iam, pripensi la rezultatojn kaj
eblecojn de mia duobla ekzistado. Tiu parto de mi, kiun mi
havis la povon projekcii, en la lasta tempo multe
ekzercigxadis kaj nutrigxis; al mi en la lastaj
tagoj sxajnadis kvazaux la korpo de Edward Hyde
pligrandigxas, kvazaux (kiam mi portadis tiun
formon) mi konscias pli ricxan fluon de sango, kaj mi
komencis ekvidi dangxeron ke, se cxi tio estos multe
dauxrigata, la ekvilibro de mia naturo povos esti por
cxiam renversita, ke la kapablo de lauxvola
sxangxigxo povos esti perdita, kaj la karaktero
de Edward Hyde farigxos nerevokeble mia. La potenco de
la drogo ne cxiam montrigxis egala. Unu fojon, tre
frue en mia karerio, gxi restis tute senefika; de tiu
tempo je pli ol unu okazo, mi estis devigita duobligi, kaj
unufoje, kun granda risko de morto, triobligi la kvanton,
kaj tiu malofta necerteco jxetis gxis nun la solan
ombron sur mian kontentecon. Nun, tamen, pro la okazo de tiu
mateno, mi estis devigata konstati, ke dum komence la
malfacilajxo estis, dejxeti la korpon de Jekyll,
lastatempe gxi grade sed decide translokigxis al la
alia flanko. CXio do sxajnis montri al la jena
konkludo, ke mi malrapide perdas mian unuan kaj plibonan
memon, kaj iom post iom enkorpigxas en mian duan kaj pli
malbonan.
Inter tiuj du, mi komprenis, mi jam devas elekti. Miaj du
naturoj havis la komunan memoron, sed cxiujn aliajn
fakultojn plej neegale posedis inter si. Jekyll (kiu estis
kunmetajxo) jen kun la plej akraj timoj, jen kun avida
gustacxo projektis kaj partoprenis la plezurojn kaj
aventurojn de Hyde: sed Hyde estis indiferenta pri Jekyll
aux nur memoris lin kiel la monta bandito memoras la
kavernon, en kiu li sin kasxas kontraux la
persekutado. Jekyll sentis pli ol patran intereson; Hyde
sentis pli ol filan indiferentecon. Kunligi mian sorton kun
tiu de Jekyll, estus morti rilate al tiuj apetitoj, je kiuj
mi de longatempe min indulgadis kaj kiujn mi jam de kelka
tempo dorlotis. Kunligi gxin kun Hyde, estus morti pri
mil interesoj kaj aspiroj kaj farigxi por cxiam
malestimata kaj senamika. La marcxando povus aperi
neegala, sed estis ankoraux alia afero kunpesinda;
cxar, dum Jekyll turmente suferadus en la fajroj de la
abstinenco, Hyde ecx ne konscius, kion li perdis.
Kvankam strangaj estis miaj cirkonstancoj, la
kondicxoj de tiu cxi interbatalo estas tiel malnovaj
kaj banalaj, kiel la homo mem; efektive la samaj allogoj kaj
timoj jxetas la ludkubon por kiu ajn tentata kaj
tremanta pekulo, kaj okazis cxe mi, kiel okazas cxe
la plej granda nombro de miaj similuloj, ke mi elektis la
pli bonan parton, kaj poste mankis al mi la forto, mian
elekton plenumadi.
Jes, mi preferis la maljunan kaj malkontentan doktoron,
cxirkauxitan de amikoj kaj tenantan honestajn
esperojn, kaj mi diris decidan adiauxon al la libereco,
al la rilata juneco, al la facila pasxo, saltanta pulso
kaj sekretaj plezuroj, kiujn mi gxuis en la alivesto de
Hyde. Tiun cxi elekton mi faris eble kun ia senkonscia
rezervo, cxar mi nek forlasis la Soho'an domon, nek
detruis la vestojn de Edward Hyde, kiuj ankoraux
kusxis pretaj en mia kabineto. Dum du monatoj, tamen, mi
restis fidela al mia decido; dum du monatoj mi vivadis
laux tia vivo de severmoreco, al kia mi neniam
antauxe atingis, kaj gxuis la kompensojn de
aprobanta konscienco. Sed kun la tempo fine forigxis la
fresxeco de mia timo, la lauxdoj de mia konscienco
ekfarigxis kutimo; min ekturmentegis afliktigxoj kaj
sopiroj, kvazaux Hyde baraktus por la liberigxo,
kaj, fine, en horo de morala malforteco, mi denove kunmetis
kaj englutis la aliformigan trinkajxon.
Mia diablo estis tenita longatempe en kagxo, li
liberigxis furiozega. Mi sentis, ecx jam dum mi
trinkis la miksturon, pli senbridan, pli furiozan emon al la
malbono. Mi supozas, ke sendube estis tio, kio vekis en mia
animo tiun ventegon de senpacienco, kun kiu mi
auxskultis la gxentilajxojn de mia
malfelicxa viktimo; almenaux mi deklaras antaux
Dio, ke neniu homo morale sana povus esti kulpa pri tia
krimo pro tiel bagatela incito, kaj ke mi frapis en humoro
ne pli racia ol tiu, en kiu malsana infano rompus ludilon.
Tuj la spirito de la infero vekigxis en mi, kaj
furiozis. Kun paroksismo de gxojo mi disbategis la
pasivan korpon, gustumante gxojegon cxe cxiu
bato, kaj nur kiam la laceco komencis sekvi, subite dum la
plej alta punkto de mia deliro, trapikegis mian koron
malvarma spasmo de teruro. Disigxis nebulo; mi ekvidis,
ke mi metas mian vivon en dangxeron, kaj mi forkuregis
de la sceno de tiuj ekscesoj, fierigxante ecx dum mi
tremas, kun mia avideco por la malbono kontentigita kaj
stimulita, kaj mia amo al la vivo altigita gxis la plej
ekstrema grado. Mi kuregis al la domo en Soho, kaj detruis
miajn paperojn; de tie mi ekiris tra la lanternolumitajn
stratojn, en la sama dividita ekstazo de spirito,
gxojegante pri mia krimo, gajkore projektante aliajn por
la estonteco, kaj tamen, ankoraux rapidirante kaj
auxskultante, cxu sekvas min la pasxoj de la
vengxanto. Hyde havis kanton sur la lipoj dum li
kunmetis la miksturon, kaj trinkante gxin li toastis la
mortinton. Apenaux la agonio de la transformigxo
ekcxesis dissxiri lin, jam Harry Jekyll, kun
fluantaj larmoj de dankemeco kaj memriprocxo, falis
genuen kaj levis la kunplektitajn manojn al Dio. La vualo de
la memindulgo estis dissxirita de supre gxis
malsupre, kaj mi vidis mian vivon kiel tuton: mi sekvis
gxin de la tagoj de mia infaneco kiam mi iris manon
cxe mano, kun mia patro, tra la memoferemaj penadoj de
mia profesia vivo, por alveni, foje kaj ree, kun la sama
sento de nerealeco, cxe la malbenitaj terurajxoj de
la vespero. Mi volis kriegi, mi penis kun larmoj kaj
pregxoj sufoki la amason da malbelegaj imagajxoj kaj
sonoj, kiuj arigxis en mia memoro kontraux mi, kaj,
ankoraux, inter miaj petegoj, la fi-vizagxo de mia
kanajleco rigardadis fikse en mian animon. Kiam la akreco de
tiu cxi memriprocxo ekmortigxis, gxi estis
sekvita de sento de gxojo. De nun Hyde estos neebla;
cxu mi volos, aux ne volos, mi estas de nun
enfermita en la plibona parto de mia ekzistado, kaj, ho,
kiel mi gxojis pensi pri tio! Kun kia volonta humileco
mi akceptis denove la cxirkauxbarojn de l' vivado
natura! Kun kia sincera spirito de forlaso mi sxlosis la
pordon, per kiu mi tiel ofte iris kaj revenis, kaj
dispremegis la sxlosilon sub mia piedo!
Kun la sekvinta tago, venis la sciigo, ke la mortigo
estis observita, ke la kulpo de Hyde estas evidenta al la
mondo, kaj ke la viktimo estas viro alta en la publika
estimado. Ne nur krimo estis, sed tragedia
malsagxajxo. Mi pensas, ke mi gxojis scii tion;
mi pensas, ke mi gxojis pro tio, ke miajn pli bonajn
impulsojn tiel cxirkauxremparis kaj gardis la
teruroj de la esxafodo. Jekyll estis nun mia
rifugxejo; Hyde elrigardetu ecx nur dum momento, kaj
la manoj de cxiuj homoj tuj levigxos por lin kapti
kaj mortigi.
Mi decidis per mia estonta konduto reacxeti la
estintecon, kaj mi povas honeste diri, ke mia decido portis
iom da bona frukto. Vi scias mem, kiel fervore dum la lastaj
monatoj de la pasinta jaro, mi laboradis por mildigi la
suferojn de aliaj; vi scias, ke multo estis farita, kaj ke
la tagoj pasis por mi trankvile kaj preskaux
felicxe. Kaj mi ja ne povas vere diri, ke min enuigis
cxi tiu bonfara kaj senkulpa vivado; mi kontrauxe
kredas, ke mi cxiutage gxuis gxin pli plene; sed
min ankoraux malbenis mia dueco de intenco; kaj, kiam
fine iom post iom eluzigxis la unua akreco de mia pento,
mia pli malnobla parto, tiel longe dorlotita, tiel mallonge
encxenigita, komencis ekmugxi por liberigxo. Mi
ja ne revis revivigi Hyde; tion ecx ekpripensi tremigis
min gxis frenezeco; ne, en mia propra personeco
starigxis la tento ankoraux unu fojon petoli kun mia
konscienco, kaj kiel ordinara sekreta pekanto mi fine
submetigxis al la atakoj de la tentado. Al cxio
venas fino; la plej vasta mezurilo fine plenigxas, kaj
cxi tiu mallonga cedo al mia malboneco fine detruis la
ekvilibron de mia animo. Estis bela, klara, januara tago,
malseke subpiede, kie la frosto degelis, sed kun sennuba
cxielo, kaj <>[30]
estis plena de vintraj pepadoj kaj dolcxa pro odoroj de
printempo. Mi sidis en la sunlumo sur benko; la besto en mi
lekadis la lipojn pro rememoro; la spirita parto estis iom
dormema, promesante postan penton sed ankoraux ne
incitita gxis komenco. Nu, mi al mi diris, mi ja nur
similas al miaj najbaroj, kaj poste mi ridetis, komparante
min kun aliaj homoj, komparante mian ageman bonvolon kun la
maldiligenta krueleco de ilia malzorgo. Kaj en la momento
mem de tiu vanta fanfaronema penso, ekkaptis min spasmo,
terura nauxzo kaj plej mortiga tremo. Tiuj forpasis kaj
lasis min svenema, kaj poste, dum siavice la sveneco
kvietigxis, mi ekkonstatis sxangxon en la
karaktero de miaj pensoj; pli grandan maltimecon, malestimon
al la dangxero, solvigxon de la ligiloj de l'
devo. Mi rigardis malsupren, miaj vestoj pendis senforme sur
miaj malsxvelintaj membroj; la mano kusxanta sur mia
genuo estis sulkoplena kaj vila. Mi estis denove Edward
Hyde. Antaux unu momento, al mi estis ankoraux
garantiita la estimo de cxiuj homoj, mi estis ricxa,
amata--kun mangxo pretigata por mi en mia propra hejmo--kaj
nun mi estas jam la komuna persekutajxo de l' homaro,
cxasata, sendoma, konata mortiginto, sklavo por la
pendigilo.
Mia prudento sxanceligxis, sed ne tute min
forlasis. Miaj drogoj estis en sxranko en mia kabineto,
kiel mi povos atingi ilin? Jen la problemo, kies solvon--premegante
per la manoj miajn tempiojn--mi nun devas entrepreni. La
laboratorian pordon mi mem jam fermis. Se mi provus eniri
per la domo, miaj propraj servistoj min sendus al la
esxafodo. Mi ekkomprenis, ke mi devos uzi alian manon,
kaj pensis pri Lanyon. Kiel lin trafi? Kiel alkonsentigi
lin? Supozu, ke mi evitos kaptigxon sur la stratoj, kiel
mi povos eniri en lian domon? Kaj kiel mi, nekonata kaj
malplacxa vizitanto, povos decidigi la faman kuraciston
rabi la kabineton de sia kolego, D-ro Jekyll? Tiam mi
rememoris, ke restadas al mi unu parto de mia originala
karaktero: mi povas skribi laux mia propra skribmaniero.
Tuj kiam ekbrilis en mi tiu ideo, klarigxis al mi la
tuta vojo, kiun mi devos sekvi. Mi do ordigis mian vestaron
kiel eble plej bone, kaj, alvokante al pasanta fiakro, mi
veturigis min al hotelo sur Portland Street, kies nomon mi
per ia hazardo memoris. Pro mia aspekto,--kiu efektive
estis suficxe komika, kiel ajn tragedia la sorto, kiun
kovris cxi tiuj vestoj,--la veturigisto ne povis
kasxi sian ridemon. Mi grincigis la dentojn kontraux
lin kun ekventego de diabla furiozo; kaj la rideto forvelkis
sur lia vizagxo,--felicxe por li,--ankoraux
pli felicxe por mi, cxar, nur momenton plu, kaj mi
lin jam certe desxiregus de sur lia sidejo. Enirinte la
hotelon, mi cxirkauxrigardis kun tia malluma mieno,
ke la servistoj ektremis; neniun rigardon ili
intersxangxis dum mia cxeesto; sed sklaveme
ricevis miajn ordonojn, kondukis min al privata cxambro
kaj alportis al mi skribilaron. Hyde, en dangxero pri
sia vivo, estis al mi estajxo nova; skuita de
supermezura kolero, strecxita gxis mortigemo,
avidega kauxzi al iu doloron. Li tamen estis ruzulo;
venkis sian koleregon per granda peno de l' volado; verkis
siajn du gravajn leterojn, unu al Lanyon kaj unu al Poole,
kaj por ke li ricevu certigon, ke ili efektive estis metitaj
en la posxton, li ordonis, ke oni ilin rekomendu. De
tiam, li sidadis la tutan tagon apud la fajro en la privata
cxambro, mordetadante al si la ungojn; tie li
tagmangxis, sidante sola kun siaj timoj, kun la kelnero
videble tremanta antaux lia okulo; kaj el tie, post
plena noktigxo, li ekveturadis en angulo de fermita
veturilo kaj kondukigis sin tra la stratoj de la urbo.
<>, mi diras; mi ne povas diri <>. En tiu infano de
l' infero estis nenio homa; logxis en li nenio krom la
timo kaj la malamo. Kaj kiam fine,--pensante, ke la
veturigisto komencas ion suspekti,--li forsendis la
veturilon kaj riskis piediri, en sia negxustalkorpa
vestaro, objekto nepre markita por la observado, inter la
noktajn preterirantojn, tiuj du malnoblaj pasioj furiozis en
li kvazaux uragano. Li marsxis rapide, persekutata
de siaj timoj; babilante al si mem, sxtelirante tra la
malpli vizitataj stratoj, kalkulante la minutojn, kiuj
kvazaux barilo ankoraux apartigis lin de la
noktomezo. Fojon, virino alparolis al li, proponante, mi
pensas, skatolon da alumetoj. Li pugnis sxin en la
vizagxon, kaj sxi forkuris. Kiam mi
rekonsciigxis cxe la domo de Lanyon, la teruro de
mia malnova amiko iom kortusxis min; mi ne scias; estis
almenaux nur kvazaux guto en la maro, kompare al la
abomenego, kun kiu mi rigardis reen al tiuj horoj. Estis
okazinta en mi ia sxangxigxo. Jam ne plu timo al
la esxafodo, sed teruro farigxi denove Hyde,
turmentegis min. La kondamnon de Lanyon mi ricevis duone en
songxo; duone en songxo revenis hejmen kaj
kusxigxis. Post la ellacigoj de la tago, mi
dormegis, en dormo tiel severa kaj profunda, ke ne sukcesis
gxin rompi ecx la teruraj kosxmaroj min
turmentantaj. Mi vekigxis matene skuita, malfortigita,
sed refresxigxinta. Mi ankoraux malamis kaj
timis pensi pri la bruto, kiu en mi dormetis, kaj
kompreneble mi ne forgesis la konsternantajn dangxerojn
de l' antauxa tago; sed mi estis denove hejme, en mia
propra domo kaj apud miaj drogoj, kaj dankemeco pro mia savo
briladis en mia animo tiel forte, ke gxi preskaux
konkuris la helecon de la espero mem.
Mi estis nerapide transpasxanta la korton post
matenmangxo, entrinkante la malvarman aeron kun plezuro,
kiam ree min kaptis tiuj nepriskribeblaj sentoj, kiuj
heroldis la sxangxigxon: kaj apenaux mi
havis la tempon atingi la sxirmon de mia kabineto, tra
mi denove furiozas kaj glacias la pasioj de Hyde. CXi
tiun fojon, duobla dozo estis necesa por revoki min al mi
mem, kaj jen ho ve! post ses horoj, dum mi sidis malgaje
rigardadante la fajron, jam revenas la doloroj kaj la drogo
denove devas esti trinkata. Mallonge, de tiu tago
sxajnis, ke nur per granda, kvazaux gimnastika
penado, kaj nur sub la rekta stimulo de la drogo, mi povas
porti la vizagxon de Jekyll. Je cxiu horo de la tago
kaj nokto min kaptis la avertanta ektremo; precipe se mi
dormis, aux ecx dum momento dormetis sur mia
segxo, cxiam mi vekigxis kiel Hyde. Sub la
strecxado de cxi tiu sencxese minacanta fatalo,
kaj pro la maldormado, al kiu mi nun min kondamnis ja
ecx super cxia grado, kiun mi kredis ebla al la
homo, mi farigxis en mia propra persono estajxo
konsumita kaj elcxerpita de la febro, malforta, korpe
kaj mente, cxiam okupata de unu sola penso: abomeno al
mia alia memo. Sed dum mi dormadis aux kiam la efekto de
la drogo elcxerpigxis, mi saltis preskaux sen
transiro--cxar la doloroj de la aliformigxo
farigxis cxiutage malpli severaj--en la posedon de
imago plenega de teruraj fantazioj, de animo bolanta per
senkauxzaj malamoj, kaj en la posedon de korpo, kiu
sxajnis ne suficxe forta por enteni la furiozantajn
energiojn de la vivo. La povoj de Hyde sxajnis des pli
kreski, ju pli kadukigxis Jekyll. Kaj certe la malamo,
kiu apartigis ilin, estis nun ambauxflanke egala.
CXe Jekyll, gxi estis afero de esenca instinkto. Li
nun konsciis plene la malbelegecon de tiu estajxo, kiu
partoprenis kun li kelkajn el la fenomenoj de l'
konscienco, kaj kiu estis kunheredonto kun li de la morto;
kaj krom tiuj ligiloj de komuna posedo, kiuj en si faris la
plej doloregan parton de lia turmento, li pensis pri Hyde
kvazaux pri io ne nur infera sed neorganika. Jen la
terura afero: ke la sxlimo de l' abismo sxajnas
auxdigi kriojn kaj vocxojn; ke la amorfa polvo
gestacxas kaj pekas; ke tio, kio estas senviva, kaj ne
havas formon, povas uzurpi la funkciojn de la vivo. Kaj jen
ankoraux: ke tiu ribelanta abomenajxo estas ligita
al li pli intime ol edzino, pli proksime ol okulo;
kusxas enkagxigita en lia karno, kie li auxdas
gxin murmuri, sentas gxin barakti al naskigxo
kaj en cxiu horo de malforteco, kaj dum la konfido de la
dormo, lin venkas kaj uzurpas lian vivon.
La malamo de Hyde kontraux Jekyll estis de malsama
speco. Lia teruro pri la esxafodo devigis lin
sencxese fari provizoran memmortigon, kaj reveni al lia
stato de subulo, farigxi parto anstataux persono;
sed li abomenis la necesecon, li abomenis la malgxojegon
en kiun Jekyll jam enfalis, kaj lin akre indignigis la
malplacxo, kiun li mem inspiris. Pro tio la
simio-similaj fipetoloj, kiujn li faris al mi,
skribacxante laux mia propra skribstilo
blasfemajxojn sur la pagxoj de miaj libroj;
bruligante la leterojn kaj portreton de mia patro; kaj vere,
se lin ne detenus timo pri propra morto, jam antauxlonge
li estus ruiniginta sin por impliki min en la ruino. Sed lia
amo por la vivo estas miriga; mi diros plu: mi, kiu malsanas
kaj glaciigxas pro simpla pensado pri li, mi, kiam mi
memoras la mizeracxon kaj pasion de lia
sinalkrocxemo al la vivo, kaj kiam mi scias, kiom li
timas mian kapablon detrancxi lin per la memmortigo, mi
povas en mia koro lin kompati. Neutilas, kaj la tempo dolore
mankas al mi, plilongigi cxi tiun priskribon; neniam iu
suferis tiajn turmentegojn, tio suficxu. Kaj tamen
ecx al tiaj la kutimado alportis--ne, ne
malpezigxon,--sed, ian kalecon de la animo, ian
submetigxemon al la malespero; kaj mia puno povus ja
dauxradi dum jaroj, se ne estus okazinta tiu lasta
malfelicxegajxo, kiu nun fine min trafis kaj disigis
de mia propra vizagxo kaj naturo. Mia provizo de la
salo, kiu neniam renovigxis de post la dato de mia unua
eksperimento, komencis elcxerpigxi. Mi venigis novan
provizon kaj kunmiksis la trinkajxon: la
kvazauxbolado sekvis, ankaux la unua
kolorsxangxigxo, sed ne la dua. Mi trinkis la
miksturon, gxi ne efikis. Vi sciigxos de Poole, kiel
mi trasercxigis la tutan Londonon; vane estis, kaj mi
estas nun konvinkita, ke mia unua provizo estis nepura, kaj
ke estis tiu nekonata nepurajxo, kiu donis al la
miksajxo efikecon.
Proksimume unu semajno nun pasis, kaj mi finas cxi
tiun rakonton sub la influo de la lasta el miaj malnovaj
pulvoroj. CXi tiu, do, estas la lasta fojo--se ne
okazos miraklo--kiam Harry Jekyll povas pensi siajn
proprajn pensojn aux vidi sian propran vizagxon
(nun, ho ve! kiel malgaje aliigitan!) en la spegulo. Nek
devos mi prokrasti tro longe la finon de cxi tiu
skribado, cxar se mia rakonto gxis nun evitis
detruigxon, tio estis pro kombino de granda
antauxzorgo kaj granda bonsxanco. Se la agonioj de
la sxangxo ekkaptos min dum mi gxin skribas,
Hyde gxin dissxiros; sed se iom da tempo pasos de
kiam mi estos gxin flankenmetinta, lia mirinda egoismo
kaj absorbiteco en la pasanta momento, eble savos gxin
denove kontraux la ago de lia simiosimila malico. Kaj
efektive, la fatalo, kiu proksimigxas al ni ambaux,
jam sxangxis kaj premegis lin. Pasos nur duonhoro,
kaj mi denove kaj por cxiam eniros tiun malamitan
personecon... Mi scias, kiel mi sidos ektremegante kaj
plorante sur mia segxo, aux dauxros, en plej
strecxita kaj timopenetrita ekstazo de auxskultado,
pasxadi tien kaj reen tra cxi tiu cxambreto--mia
lasta surtera rifugxejo--kaj subauxskulti cxian
sonon de minaco. CXu Hyde mortos sur la esxafodo?
aux cxu li en la lasta momento trovos la
kuragxon sin liberigi? Dio scias: al mi indiferente
estas; cxi tiu estas la vera horo de mia morto, kaj tio,
kio nepre sekvos, koncernos alian ol min mem. CXi tie,
do, demetante mian plumon kaj eksigelante mian konfeson, mi
metas finon al la vivhistorio de tiu malfelicxa Harry
Jekyll.
FINO
[1] Ricxard
Enfijld.
[2] T.e.
cxiutage krom dimancxo, kiam en Anglujo la butikoj
restas fermitaj.
[3] Gablo:
triangula elstaranta konstruajxo aux pinta
tegmentofino super pordoj, fenestroj, k.t.p. laux la
gotika arhxitektura stilo. A. gable; Fr. ga^ble; G.
Giebel, Spitzverdachung; H. socarre'n, alero.
[4] Elp. Kuts:
fama Londona banko.
[5] Ekkrio, kiu
montras protestan nekonsenton.
[6] Elp. Hajd.
[7] Morosa:
cxagrenhumora, malgajacxa, malkontentacxa. A.
morose, sullen, surly; Fr. morose, maussade, bourru; G. muerrisch;
H. murrio; Lat. morosus.
[8] Elp. GXekil.
[9] Elp. Ka'vendisx
Skuxer: fama Londona placo.
[10] Elp. Lanjon.
[11] Harry.
intima formo de l' nomo Henry (kvazaux Hencxjo).
[12] Tio cxi
estas vortsxerco. Hide and Seek (Hajd kaj Sik) estas
infana ludo, laux kiu unuj devas sin kasxi (Hide)
kaj la aliaj ilin sercxi (Seek).
[13] Malricxa
kvartalo de Londono.
[14] Perpleksiteco:
Tiu implikita stato de la mento, en kiu oni ne klare
komprenas, aux dubas aux hezitas, pro konfuzataj
ideoj (Perpleksi = meti en tiun staton). A.
perplexity, F. perplexite', G. Verworrenheit, H.
perplejidad.
[15] Perpleksita:
A. perplexed, puzzled, F. embrouille', embarrasse'. G.
verwirrt, perplex, H. perplejo.
[16] Elp. Pul.
[17] Elp. Karu.
[18] Elp. Njukomen
el Skotland Jard (la cxefoficejo de la londona
detektiva polico).
[19] Bajeto:
Speco de maldelikata flaneleca tuko. A. baize; Fr. bayette;
G. Boye; H. bayeta.
[20] T.e. pripensi
pri gxi.
[21] Elp. Gest.
[22] Elp. Bradsxa.
[23] Damni:
kondamni al puno eterna. A. damned; Fr. damne'; G. verdammt;
H. condenado a pena eterna.
[24] Lugubra:
funebrecon, malgxojon inspiranta. A. lugubrious,
mournful, doleful; Fr. lugubre; G. traurig, kummervoll,
klagend; H. lu'gubre.
[25] Fiolo:
malgranda vitra botelo de formo speciala uzata en la
laboratorio. A. phial; Fr. fiole: G. Phiole, Flaeschchen; H.
redoma, frasco.
[26] Morbida:
Malsanacxa, kvazaux malsaneta. A. morbid; Fr.
morbide; G. krankhaft; H. mo'rbido.
[27] Sombra:
malluma, malhela, malgaja, cxagrena, melankolia. A.
sombre; Fr. sombre; G. duester, finster, dunkel, trueb; H.
sombrio; obscuro, triste.
[28] Elp. Hesti.
[29] Simuli:
sxajnigi, imitacxi. A. simulate; Fr. simuler; G.
nachahmen, heucheln, simulieren; H. simular, fingir.
[30] Rigxents
Park: Fama kaj bela Londona parko.
ALDONO
Lokoj en kiuj la tradukintoj uzis radikojn
ne troveblajn en la plimulto da vortaroj
Gablo: ia
malbonauxspicia masivo de konstruajxoj eltrudis sian
gablon super la straton (*).
Morose: Via
devo estis min averti, respondis la alia, iom morose
(*).
Perpleksi:
metante la manon al la frunto, kiel homo en ia menta perpleksiteco
(*).--Devas esti io plu, diris
en si la perpleksita sinjoro (*).
Bajeto:
pordo kovrita de rugxa bajeto (*).
Frapis per iome sxancela mano sur la rugxan bajeton
de la kabineta pordo (*).
Damnita:
Plorantan kiel virino aux animo damnita (*).
Lugubra: Lugubra
kriego, kvazaux de nur besta teruro, sonis el la
kabineto (*).
Fiolo: ...
per la dispremita fiolo en lia mano, kaj la forta
odoro de migdalkernoj, Utterson sciis, ke li rigardas
kadavron de memdetruinto (*).
Morbida: Mi
havas morbidan timon, malgxuste direkti vin (*).
Sombra: Mia
vizitanto ja brulis pro ia sombra eksciteco (*).
Simuli: ...
sidigxis kun malheligxinta frunto, por simuli
matenmangxon (*).
CENTRA PRESEJO ESPERANTISTA
V. Polgar-Politzer
33, rue Lace'pe`de, Paris